El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Parizo komenciĝis la 7-a Festivalo de Ĉinaj Tradiciaj Operoj

| 2016-11-24
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 21-a de novembro komenciĝis en la Teatro 71 ĉe Malakoff, Parizo, la 7-a Festivalo de Ĉinaj Tradiciaj Operoj. La festivalon organizas la Kultura Centro de Ĉinio en Parizo. En la ĉi-foja aranĝo daŭronta unu semajnon estos prezentitaj 7 klasikaj operoj de 5 trupoj.

 

 

    Jam pasis 13 jaroj depost la fondiĝo de la Festivalo de Ĉinaj Tradiciaj Operoj en 2003. En Parizo pli kaj pli kreskas la influo de tiu ĉi festivalo okazigata en ĉiu dua jaro. Pierre-François Roussillon, direktoro de la Teatro 71, kaj Shars (prononce), reprezentanto de la Urba Teatro de Parizo, rimarkigis ke la festivalo estas bela aventuro kaj provizas la francajn spektantojn per ŝanco por senti la tradician kulturon de ĉinaj operoj el diversaj regionoj de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke la franca publiko estas aparte dankema al pli ol 200 ĉinaj aktoroj, kiuj vojaĝis de malproksime kaj alportis al Francio la arton de ĉinaj operoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments