Xi Jinping en Sudameriko

| 2016-11-25
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    Mi akompanas per la artikoloj de El Popola Ĉinio la viziton de ĉina prezidento Xi Jinping al Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio. Rapida vizito al retejoj de brazilaj amaskomunikiloj sufiĉas por konstati, ke ĝi ne eĥas en Brazilo. Necesas atenta serĉado por trovi iun raporton, kutime ne detala, pri la vizito de ĉina prezidento al najbaraj landoj. Aliflanke brazilaj amaskomunikiloj donas grandan atenton al la rutino de la elektita prezidento de Usono, Donald Trump: eblas facile trovi detalajn informojn pri kiuj vizitis lin, kiam la vizitanto alvenis kaj foriris, pri lia iro al restoracio kun familianoj, pri la polemiko kaŭzita de lia filino, kiu uzis publikan aperon de sia patro por varbi juvelojn de sia firmao... Eĉ la trafikaj problemoj antaŭ la ĉielskrapanto Trump Turo en Nov-Jorko kaptas atenton de brazilaj amaskomunikiloj multe pli ol vizito de ĉina prezidento al la najbaro.

 


Ĉina prezidanto Xi Jinping kun la ekvadora prezidento Rafael Correa

 

    Mi mencias tiun fakton pro tio, ke antaŭ pluraj monatoj, dum prelego de mia samlandano prof-ro Evandro Carvalho en Ĉinio, li komparis la atenton de brazilaj amaskomunikiloj al la lastaj vizitoj faritaj de usona prezidento Barack Obama kaj ĉina prezidanto Xi Jinping al Brazilo: dum la unua kaptis grandegan atenton de la amaskomunikiloj, kun vivaj elsendoj en televido por informi banalajn aferojn kiel “Obama ĵus eniris restoracion por tagmanĝi”, la tuta tago de prezidanto Xi estis kompilita en rapida raporto por la televidĵurnalo aŭ malgranda noto en gazeto. Ĉinio estas la plej grava komerca partnero de Brazilo, sekve meritas pli grandan atenton kaj respekton de brazilaj amaskomunikiloj.

 

    Laborante por El Popola Ĉinio, tamen, mi havas tute alian sperton ol tiu, kiun mi havus en Brazilo rilate al la politiko de Ĉinio, ne nur pro nia fokuso en Ĉinio, sed ĉefe pro mia propra klopodo serĉi alternativan vidpunkton al tiu de brazilaj amaskomunikiloj: fakte jam de jaroj antaŭ transloĝiĝi al Ĉinio mi preferis informiĝi per alilandaj amaskomunikiloj ĝuste pro tiu usoneca karaktero de brazilaj amaskomunikiloj, kaj subite mi trovis en la vizito de Xi Jinping al Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio alian interesan temon por diskuti: ne nur brazilaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ brazilanoj, ne interesiĝas pri najbaraj landoj.

 

    Tio konstateblas, ekzemple, per la pli granda emo de brazilanoj viziti Usonon aŭ Eŭropon anstataŭ Kolombion aŭ Peruon, malgraŭ tio ke Brazilo kaj najbaroj havas komunan historion kaj pli proksimajn kulturojn: integriĝo de Latin-Ameriko estas la revo de niaj plej gravaj intelektuloj kaj herooj, kiuj komprenis la gravecon de forta regiona integriĝo por antaŭenpuŝi komunan disvolvadon de la kontinento, tamen la vero estas ploriga: plejmulto de la brazilanoj ne sin konsideras latin-amerikanoj, preferante serĉi sian identecon en la hegemonia usona kulturo aŭ en la lando de siaj prauloj en Eŭropo, Azio aŭ Afriko.

 


La sidejo de AIIB en Pekino: Ĉinio senĉese klopodas plifortigi amikecajn rilatojn kun najbaraj landoj por komuna disvolvado

 

    Ĉinio, male, per Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kaj La Zono kaj Vojo klopodas plifortigi rilatojn kun siaj najbaroj. Ĉu ne saĝa ideo? En filmoj, amika najbaro prizorgas ies infanojn, pruntas tason da sukero, vokas la policon kiam ŝtelisto eniras en apuda domo. Kaze de rilatoj inter nacioj, la najbara lando estas tiu, kiu povas plej rapide liveri al vi provizadon kaj helpon okaze de naturkatastrofo, kun kiu oni povas plej facile starigi kunlaboron, kaj ankaŭ dum milito la helpo de najbara lando povas ludi tre gravan rolon. Mi riskas diri, ke konstruado de paco devas komenci inter najbaroj, kaj sekve iom post iom ampleksiĝi.

 

    Dum la regado de eks-prezidentoj Lula kaj Dilma Rousseff, mi sentis ke por unua fojo Brazilo klopodis al efektiva integriĝo kun najbaraj landoj, per disvolviĝprojekto kiu ĉiam ŝajnis al mi inspirita en la ideoj de aŭtoroj kiel la historiisto Sérgio Buarque de Holanda kaj la sociologo Darcy Ribeiro, kiuj multe klopodis por Latin-Amerika integriĝo. Mi rememoras artikolon de de Holanda per kiu li akre kritikas la kompletan ignoron, fare de brazila intelektularo, al la morto de la perua poeto José Santos Chocano. Dum tiu semajno brazilaj literaturaj rondoj atentis pri la vundiĝo de brita verkisto en neserioza hejma akcidento. Post preskaŭ jarcento ekde tiu epizodo multaj aŭtoroj de najbaraj landoj fariĝis konataj kaj legataj en Brazilo, sed eŭropaj kaj usonaj aŭtoroj daŭre ricevas pli da atento ol ili efektive meritas.

 

    Komerca integriĝo de Sudameriko bone progresis dum la lasta jardeko per kresko de Merkosudo, kiu faciligas komercon kaj turismon inter sudamerikaj landoj, sed nuntempaj registaroj de Brazilo kaj Argentino ne komprenas la gravecon de regiona integriĝo kaj donas prioritaton al rilatoj kun Usono kaj Eŭropo. Sekve la historia abismo inter Brazilo kaj najbaraj landoj, kiu ŝajnis ne plu ekzisti, nun denove kreskas kaj povas kaŭzi seriozan damaĝon al la delikata kaj malrapida procezo de integriĝo de sudamerikaj landoj.

 


Memorigejo pri Latinameriko en San-Paŭlo: unu el la malmultaj iniciatoj de Brazilo cele al plifortigo de Latinamerika komuna identeco

 

    Ĉinio kaj APEK en tiu kunteksto povas helpi en sudamerika integriĝo per du vojoj: la unua estas la plifortigo de komercaj rilatoj inter Azio kaj sudamerikaj landoj ĉe la Pacifiko, kiu kontribuos por la disvolviĝo de tiuj landoj kaj kompensos la damaĝojn kaŭzitajn de la nova politika orientiĝo de Brazilo kaj Argentino. La kresko de la logistika graveco de najbaraj landoj devigos Brazilon kaj Argentinon plifortigi rilatojn kun Ĉilio kaj Peruo por atingi aziajn merkatojn. Brazila sojo, ekzemple, enŝipigita en Ĉilio atingas Ĉinion du semajnojn pli frue ol tiu enŝipigita en Brazilo, sed la transporto per kamiono ĝis Ĉilio estas komplika: tra Paragvajo la aŭtovojoj estas tre malbonstataj, kaj en Bolivio grandaj kamionoj uzataj en Brazilo estas malpermesataj. La plej bona solvo al tiu problemo estas la konstruado de fervojo ligante Brazilon al la pacifiko, kaj ĝuste tiun projekton Ĉinio emas entrepreni en Sudameriko.

 

    La alia maniero helpi sudamerikan integriĝon estas per pli kaj pli granda influo de Ĉinio en la regiono: Latinameriko neniam estis sufiĉe influa en internacia politiko kaj devis akcepti la rolon kiun okcidentaj potencoj donis al ĝi: malriĉa eksportanto de agrikulturaj produktoj kaj mineralaj rimedoj. Ĉinio, tamen, komprenas ke kiam la partnero disvolviĝas, ambaŭ flankoj gajnas: disvolvado de Latinameriko kreas oportunojn por ĉinaj firmaoj en konstruado, provizado de servoj, ktp., kaj samtempe altigas la importadon de ĉinaj produktoj. La kresko de la influo de Ĉinio en Latinameriko kreas al koncernaj landoj gravan ŝancon por unuiĝo kaj disvolviĝo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments