Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Antikva virina regno de mosuo-oj

| 2016-11-25
Bookmark and Share

 

    La ĉarmo de Lugu-lago kuŝas ankaŭ en tio, ke ĉe la lago vivas mosuo-oj mistera kaj antikva, konata kiel "Virina Regno".

 

 

    La tieaj virinoj havas nek patron nek edzon, praktikante matriarkecon. Kiel kerno de la vivo, ili edziniĝas al neniu kaj estas absolutaj mastroj de la vilaĝo.

 

 

    Mosuo-oj havas unikajn amrilatojn, laŭ jena sistemo: viro loĝas ĉe virino por iom da tempo, t.e. la partioj ne starigas geedzecajn rilatojn kaj la viro iras al la virino por subteni la rilatojn inter si. Tiamaniere, la populacio daŭre atingas specialan formon, kaj viro kaj virino vivas dum la tuta vivo en la patrina hejmo.

 

 

    Se mosuo-aj gejunuloj enamikiĝis unu al la alia, vespere la junulo frapas la pordon de la junulino, kiu malfermas la pordon nur se ŝi pretas akcepti lin, kaj tiele ili starigas amrilatojn inter si.

 

 

    Mosuo-oj observas jenajn principojn: absolute malpermesitaj estas la amrilatoj inter sam-sanguloj el la sama parenco kaj kun pluraj partneroj. Tiuj specialaj amrilatoj estas fiksitaj, tuj post kiam la virino havas infanon.

 

 

    Iliaj amrilatoj estis starigitaj surbaze de libervolo kaj amo inter ambaŭ partioj. Se la amo velkis, la virino ne plu malfermos sian pordon, kaj tio signifas la finon de la amrilatoj. Mosuo-aj virinoj tenas siajn amon kaj feliĉon en siaj propraj manoj.

 

 

    La amrilata ponto trans Herbo-maro ligas lignajn pontojn de la vilaĝoj ĉe ambaŭ ĝiaj bordoj kaj ankaŭ la korojn de tieaj gejunuloj. Oportune al junaj geamantoj, la ponto estas nomita "Amo-Ponto".

 

 

    En la matriarkeca socio, la mosuo-aj infanoj de post sia naskiĝo kreskas en la patrinaj familioj kaj la patroj nur foje vizitas siajn infanojn, kunportante donacojn. Tial, multaj mosuo-oj "tute ne konas sian patron", nur patrino kaj patrinflankaj geonkloj estas intimaj parencoj.

 

 

    La ĉefaj respondeco kaj devo de mosuo-aj viroj estas varti la infanojn de sia propra matriarkeca familio, ekzemple, infanoj naskitaj de siaj fratinoj.

 

 

    La konfuza kaj nekredebla sistemo de specialaj amrilatoj inter mosuo-oj dum centoj da jaroj daŭrigas la unikan moron de la honestaj kaj laboremaj mosuo-oj.

 

 

    Sur montdeklivo de la duoninsulo Bowa estas du pinarboj interplektitaj kiel du geamantoj kiuj neniam disiĝos unu de la alia. Kaj pro tio, ili estas nomataj kiel amanto-arboj kaj atestantoj de mosuo-aj geamantoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments