El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo: la sumo de patento-petoj en Ĉinio superis milionon en 2015

| 2016-11-25
Bookmark and Share

 

    La 23-an de novembro, en Ĝenevo, Svislando, la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo publikigis sian jarraporton Indikiloj de Monda Intelekta Propraĵo. La raporto diras, ke la sumo de patento-petoj en Ĉinio por la unua fojo superis milionon en unu sola jaro, kaj tiel igis la sumon de patentaj petoj en la tuta mondo atingi novan nivelon.

 

    Francis Gurry, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo, diris en gazetara konferenco pri la jarraporto, ke en 2015 la sumo de patento-petoj submetitaj en Ĉinio estis la plej granda: pli ol 1,1 milionoj da petoj. Tial la Ŝtata Oficejo de Intelekta Proprieto de Ĉinio fariĝis la unua respondeca instanco, kiu akceptis pli ol unu milionon da patento-aplikoj en unu sola jaro.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments