El Popola Ĉinio>头条新闻>

La granda pando Beibei ricevis operacion en Usono

| 2016-11-28
Bookmark and Share


La 26-an de januaro 2016 Beibei unuafoje aperis antaŭ la vizitantoj en la Nacia Zoologia Parko en Vaŝingtono de Usono. (Foto el la usona novaĵ-agentejo Associated Press)
 
    La retejo de USA TODAY raportis en la 26-a de novembro, ke Beibei, ido de grandaj pandoj de Ĉinio loĝantaj en la Nacia Zoologia Parko en Vaŝingtono de Usono, ricevis urĝan operacion antaŭ kelkaj tagoj.
 
    Laŭ konigo de rilata laboranto de la parko, en la 24-a de novembro Beibei ne havis apetiton kaj estis malvigla. Post ekzameno per ultrasono oni trovis nedigestitan bambuon kun grandeco de limono en ĝia intesto, kaj bestokuracisto faris operacion al ĝi en la 25-a de novembro.
 
    Ĝojigas, ke oni sukcese faris la operacion kaj nun Beibei resaniĝas. Ĝi povas preni iom da molaj manĝaĵoj, kiaj piroj, arbofolioj, biskvitoj kaj batatoj plej ŝatataj de ĝi.
 
    Beibei naskiĝis en la Nacia Zoologia Parko en Vaŝingtono de Usono en aŭgusto 2015 kaj ĝi estas la tria granda pando naskiĝinta en tiu parko. Ĝiaj gepatroj Tiantian kaj Meixiang atingis Usonon en 2000.
 
Redaktoro: Niu Xueqin
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments