El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipinoj planas permesi senvizan eniron de vojaĝantoj el Ĉinio

| 2016-11-28
Bookmark and Share

 

    Lastatempe oficialulo de la turisma administracio de Filipinoj diris, ke la filipina registaro diskutas pri ebleco permesi senvizan eniron de vojaĝantoj el Ĉinio por altiri pli da fremdlandaj turistoj.

 

    Direktoro de la departemento pri turisma disvolvado diris al amaskomunikiloj, ke la nombro de ĉinaj vojaĝantoj estas giganta, kaj lastjare la nombro de la ĉinaj vojaĝantoj al aliaj landoj kalkuliĝis al 120 milionoj, sed nur 491 mil el ili iris al Filipinoj. Li diris, ke vizpeto estis unu el la kaŭzoj, ke ĉinoj ne elektis Filipinojn. Tajlando, Malajzio, Singapuro kaj aliaj sudorient-aziaj landoj donas al ĉinoj senvizan eniron aŭ senvizan transiton, kaj pro tio ili altiris grandan nombron da ĉinaj turistoj. Antaŭ tio la turisma administracio de Filipinoj promesis atingi la celon, ke la nombro de ĉinaj turistoj al Filipinoj kalkuliĝos al miliono en 2017.

 

    Rodrigo Duterte vizitos Ĉinion denove

 

    Filipinaj amaskomunikiloj raportis, ke por plifortigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio, filipina prezidento Rodrigo Duterte denove vizitos Ĉinion.

 

    La raporto diris, ke reveninte post ĉeesto al la kunveno de APEK en Limo, Duterte diris vespere de la 23a de novembro, ke li denove vizitos Ĉinion, kaj la tagordo estas aranĝata. Li diris, ke post sia enoficiĝo kiel prezidento li vizitis plurajn landojn kaj atingis duflankajn interkonsentojn kun tiuj landoj, kaj efektivigo de filipina-ĉina interkonsento estas la plej rapida. Li rifuzis malkaŝi detalojn pri sia refoja vizito al Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments