El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN-programo por la medio laŭdis la daŭrigeblan disvolviĝon efektivigatan de Ĉinio

| 2016-11-28
Bookmark and Share

 

    La 25-an de novembro, dum sia partopreno en rond-tabla kunveno de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Medio en Kopenhago, Danlando, Erik Solheim, plenuma direktoro de la programo, diris, ke Ĉinio jam atingis multon en medi-protektado kaj daŭrigebla disvolviĝo en la lastaj 10 jaroj, kaj provizas aliajn disvolviĝantajn landojn per imitinda modelo por daŭrigebla disvolviĝo.

 

    Solheim diris, ke Ĉinio antaŭenigas sistemojn de grandkvantaj publikaj veturiloj en grandaj urboj kaj helpas aliajn disvolviĝantajn landojn ilin disvolvi, evoluigas kaj disvastigas aŭtojn funkciigatajn per elektro por mildigi poluadon, kaj ke tiuj klopodoj kreas ankaŭ pli multe da ŝancoj por dungiĝo.

 

    Li rimarkigis, ke ĉinaj privataj entreprenoj ludas pli gravan rolon en medi-protektado, tiel ke unu el la gravaj taskoj de la UN-programo por la medio estos krei por ili tiucelan platformon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments