El Popola Ĉinio>头条新闻>

Donald Trump: renombrado de voĉoj malŝparas tempon

| 2016-11-28
Bookmark and Share

 

    La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis en la 28a de novembro, ke la elektita usona prezidento Donald Trump komentis la enmiksiĝon de la teamo de demokrata kandidato por prezidenteco Hillary Clinton en renombrado de voĉoj en Viskonsino, dirante, ke la decido estas ridinda, tragika kaj tempo-malŝpara.

 

    La teamo de Hillary anoncis antaŭ du tagoj, ke ili partoprenos renombradon de voĉoj en Viskonsino. La agado estis iniciatita de la eksa prezidento-kandidato el la Verda Partio Jill Stein.

 

    La teamo de Trump mokis Hillary, ke ŝi ne povas elteni la perdon. Trump kritikis la Verdan Partion, ke ĝia agado estas trompo.

 

    La raporto diris, ke la renombrado refoje provokas kverelon pri leĝeco de la elektiĝo de Trump.

 

    En la 27a de novembro Trump diris en Twitter, ke la nombro de voĉoj gajnitaj de li krom la neleĝaj superas tiun de Hillary.

 

    Politika Raporto Cook diris, ke en la ĵus finita prezident-elekto Hillary ricevis pli multe da voĉoj je pli ol du milionoj aŭ 1,5% ol Trump.

 

    Antaŭ tio Trump lanĉis atakon en Twitter, citante la parolon de Hillary pri respekto al la rezulto de la elekto. Li diris, ke la renombrado de voĉoj estas "tragika". Li emfazis, ke estas tempo, ke homoj akceptu la rezulton de la elekto kaj iru antaŭen.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments