El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto.net havas novajn aspekton kaj strukturon

| 2016-11-29
Bookmark and Share

 

    Post intensa laboro de Judith Meyer kaj Adam Scott, esperanto.net ekhavis novajn aspekton kaj formaton. Ekzistas ankaŭ enhavo jam en du lingvoj, en Esperanto kaj la angla. Kompreneble, viaj komentoj, demandoj, konsiloj estas tre bonvenaj kaj en www.forumo.esperanto.net, kaj al la adresoesperantonet@co.uea.org.

 

    Por tiuj lingvoj, por kiuj ne jam ekzistas tradukita, adaptita versio de la nova retejo, la ligilo ligas al la malnova retejo de esperanto.net. Helpu ankaŭ vi, por ke la nova retejo laŭeble rapide estu tradukita al via lingvo!

 

    Ĉu vi ŝatus helpi, kaj traduki, adapti, provlegi la tekstojn? Skribu al esperantonet@co.uea.org por ricevi pliajn informojn!

 

    Judith Meyer estas konata pro sia agado por Esperanto en la reto, ekzemple pro Eklaboru, Amikumu, la furora filmeto "Esperanto: like a native", kaj Duolingo.

 

    Adam Scott estas komencanto en Esperanto, sed profesia dezajnisto. Sen lia komputila kaj fasona laboro la retpaĝo ne estus, kia estas.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments