El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nankina polico signas adresojn per du-dimensiaj kodoj

| 2016-11-29
Bookmark and Share

    Ekde oktobro de la kuranta jaro, la policbranĉo de la distrikto Xuanwu sub la polico de la urbo Nankino, sudorienta Ĉinio, aranĝis ŝildojn de du-dimensiaj kodoj por signi lokajn adresojn. Skaninte la kodojn, oni povas vidi la nomon kaj kontaktajn manierojn de la policano kiu gardas tiun kvartalon, kaj ankaŭ povas surrete plenumi diversajn aferojn, ekzemple peti loĝ-atestilon.

 


Voj-signo kun du-dimensia kodo en la urbo Nankino
 


Policanino klarigas funkcion de tiu ĉi kodo.
 


Oni skanas la kodon por akiri informojn.
 

    En novembro 2008, la usona kompanio IBM la unua proponis la koncepton de "inteligenta terglobo" en Novjorko, kaj tio elvokis tajdon konstrui "inteligentajn urbojn". De tiam tiu ĉi koncepto furoras en la mondo kaj multaj disvolviĝintaj landoj aktive okupiĝas pri tio. Oni kunmetas per interreto la informojn de publikservaj resursoj, inkluzive de tiuj pri akvo, elektro, benzino, gaso, trafiko kaj tiel plu, tiel ke la informoj inteligente "respondu" al la bezonoj de urbanoj kaj plibone servu por iliaj studado, ĉiutaga vivo, laboro, kuracado kaj aliaj, kaj tiamaniere ankaŭ helpu plibonigi la registaran administradon de la trafiko kaj de la medio. En Ĉinio kelkaj lokoj jam komencis tian provon. "La inteligenta urbo" estas tendenco de la disvolvo de la historio, kaj ludas la rolon de strategia altejo en la kampo de informadiko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments