El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekde decembro Tajlando reduktos aŭ nuligos koston de vizpeto por kelkaj landoj

| 2016-11-29
Bookmark and Share

 

    Ĵurnalisto informiĝis el turisma agentejo, ke inter la 1-a de decembro 2016 kaj la 28-a de februaro 2017, Tajlando reduktos aŭ nuligos koston de vizpeto por turistoj el Ĉinio kaj aliaj 18 landoj kaj regionoj, kaj malaltigos la koston de ĉeloka vizpeto por allogi pli multajn turistojn al tiu lando.

 

    En la kabineta kunveno de Tajlando oni decidis, ke inter la 1-a de decembro 2016 kaj la 28-a de februaro 2017, Tajlando reduktos aŭ nuligos la koston por turistoj el 19 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, kiuj petos vizon en tajlandaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en la landoj, kaj malaltigos la koston de ĉeloka vizpeto de 2 000 bahtoj al 1 000 bahtoj.

 

    Wang Xiaosong, ĉefa plenuma oficisto de la turisma retejo www.lvmama.com, diris, ke la kelk-monata regado de senpaga grupa vojaĝo, altigo de la kosto de ĉeloka vizpeto al 2 000 bahtoj ekde la 27-a de septembro, kaj la unu-monata amuzad-malpermeso pro nacia funebrado pro la tajlanda reĝo Bhumibol Adulyadej kaŭzis rapidan malkreskon de la nombro de turistoj al Tajlando. Rilata turisma agentejo antaŭkalkulis, ke tiu politiko favora al turistoj stimulos grandegan kreskadon de la nombro de ĉinaj turistoj al Tajlando, eble pli ol tri-oblan kompare kun novembro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments