El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis la plej ŝatata "vendejo" de translandlima aĉetado por retumantoj

| 2016-11-30
Bookmark and Share

    En la ĵus pasinta "Gefraŭla Tago" (festivalo de retaĉetado en la 11-a de novembro), la grupo Alibaba per siaj retaĉetaj platformoj denove gajnis multon. La monsumo inkludas ankaŭ la kontribuon de aĉetantoj ekster Ĉinio. Same kiel la konataj Tmall kaj Taobao, ankaŭ aliaj ĉinaj retkomercaj firmaoj allogas fremdlandajn aĉetantojn per siaj vendaĵoj.

 


La ĉefpaĝo de AliExpress, multlingva versio de Tmall, sub la grupo Alibaba
 

    Enketo, kiu esploris la aĉetajn kutimojn de konsumantoj de Japanio, Usono, Rusio, Eŭropa Unio kaj aliaj, montras, ke ĉinaj retejoj, ekzemple Taobao, platformo de retaj butikoj, estas la plej ŝatataj retvendejoj por ili. En Rusio ĉiujare ĉirkaŭ 15 milionoj da retumantoj vizitas ĉinajn retejojn por aĉetumado.

 


Laboristino de iu prilaborejo de kratagoj en la ĉina provinco Hebei fotas pakon de produktaĵoj por prezenti ĝin en retejo.
 

    La kvalito de ĉinaj produktaĵoj fariĝas pli kaj pli bona, kaj dank' al la interreto ili fariĝas pli kaj pli konataj. La enketo "Ĉu vi povas diri la nomon de almenaŭ unu ĉina marko?", kiu celas ne-ĉinajn konsumantojn, montras, ke en 2012 nur 3% de la enketitoj konis ĉinajn markojn; sed en 2015 la ekvivalenta nombro altiĝis ĝis 23%.

 


Raporto farita de Paypal kaj Ipsos
 

    Laŭ koncerna raporto kune publikigita de la interreta pagsistemo PayPal kaj la merkat-esplora kompanio Ipsos en la 19-a de novembro, Ĉinio jam fariĝis la plej populara "vendejo" de translandlima aĉetado por tutmondaj retumantoj. La raporto kolektis datumojn pri la aĉetaj kutimoj de 280 milionoj da retaj konsumantoj de 32 landoj, kaj inter tiuj konsumantoj 21% vizitis ĉinajn retejojn por fari aĉetadon en la pasinta jaro. La konsumantoj atendas, ke eblos akiri bonkvalitajn produktaĵojn kontraŭ malalta prezo. 76% da konsumantoj elektas retan aĉetadon pro malalta kosto, 65% celas trovi objektojn netroveblajn en la enlanda merkato; 46% kaj 44% respektive aĉetas varojn interrete pro senpaga ekspedado kaj pli granda sekureco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments