El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina gastronomio sur la lango de libananoj

| 2016-11-30
Bookmark and Share


La 24-an de novembro, 3 virinoj prenas manĝaĵojn en la malfermo de la festo de la ĉina gastronomio en Bejruto.
 

    Por memorfesti la 45-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Libano, la hotelo Fenicio de Bejruto kaj la hotelo Minzu de Pekino kune okazigas feston de la ĉina gastronomio. La festo estas parto de la serio de aktivecoj "'la Zono kaj Vojo' en Libano: Pekino kaj Bejruto", kiun okazigas la libana Fransabanko kaj la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.

 

    Dum la duonmonato de la 24-a de novembro ĝis la 8-a de decembro, 4 kuiristoj de la hotelo Minzu de Pekino preparas aŭtentikajn ĉinajn pladojn en Bejruto por ke loĝantoj de la ĉefurbo de Libano povu gustumi ilin en sia propra lando.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments