El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ĉina Fervoja Internacia Grupo sukcese gajnis la kontrakton pri la stadiono por la Futbala Mondpokalo en Kataro

| 2016-12-01
Bookmark and Share

 

    La Ĉina Fervoja Internacia Grupo sukcese gajnis la konstruan kontrakton pri la stadiono de la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro. La totala valoro de la kontrakto estas ĉirkaŭ 2.8 miliardoj da kataraj rialoj, egala al 5.17 miliardoj da juanoj. Zhuo Lei, prezidanto de la estraro de la grupo, ĉeestis la ceremonion kaj subskribis la kontrakton.

 

    La stadiono Lusaila, ĉefa stadiono de la Futbala Mondpokalo 2022 okazigota en Kataro, povos enteni 92 mil spektantojn. Estas planite, ke tie okazos la malfermo, la finalo kaj la fermo de la mondpokalo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments