Turism-festivalo en Fuzhou: interesa sperto en suda Ĉinio

| 2016-12-01
Bookmark and Share

    De la 13-a ĝis la 16-a de novembro mi vizitis Fujian-provincon kiel membro de delegitaro de ĵurnalistoj senditaj por granda turisma evento: La 2-a Internacia Turism-festivalo de la Mara Silka Vojo (Fuzhou). Mi ankaŭ partoprenis en du aliaj malpli grandaj eventoj ligitaj al ĝi: la 7-a Fuzhou-a Internacia Turism-festivalo de Varmaj Akvofontoj kaj la 1-a Fuzhou-a Folklor-turisma Festivalo.

 


Mi kaj la aliaj ĵurnalistoj antaŭ la konferencejo

 

    Alveninta en Fuzhou, buso kunportis nin al hotelo proksime al la konferencejo kien ni, post la tagmanĝo, iris por la solena malfermo de la evento, belega spektaklo kun allogaj artaj prezentaĵoj. Dum la solenaĵo virinoj en tradicia kostumo disdonis al la ĉeestantoj belan kaj delikatan manartaĵon de la regiono: brakzonoj faritaj el jasmeno, floro tre populara en tiu regiono, kiu ankaŭ estas konata pro la produktado de jasmena teo. Tute hazarde en la semajno antaŭ mia vojaĝo mi legis artikolon de brazilanino loĝanta en Ŝanhajo pri la beleco kaj delikateco de la jasmenaj brakzonoj kiujn ŝi vidis tie. La freŝaj floroj, rikoltitaj antaŭ malfermiĝo, unu post la alia estas kunligitaj per ŝnuro, kaj post ne longa tempo la floroj eksekiĝas kaj ne plu eblas uzi tiun belan ornamaĵon.

 


Brakzono el jasmeno: bela kaj delikata manartaĵo

 

    Al mi tre plaĉas viziti sudan Ĉinion, kaj la momento estis tre oportuna: la unua duono de novembro estas la plej suferiga epoko de la jaro por pekinanoj, ĉar la urbo ekprovizas al ni hejtadon meze de novembro, sed ĵus antaŭ tio estas jam sufiĉe malvarme. En la sudo, la varma klimato, la vegetaĵaro kaj la montaroj pli similas al tiuj de Brazilo. Kompreneble la klimato tie estas ankaŭ taŭga por plantado de tropikaj fruktoj, kaj en Fuzhou mi manĝis gujavon, frukto tre facile trovebla en Brazilo, sed kiun mi neniam vidis en Pekino. Dum mia infaneco estis gujavarbo en mia ĝardeno, kaj dum mia lasta jaro antaŭ transloĝiĝi al Ĉinio mi loĝis en bieno kiu produktas gujavojn, kaj ĉiutage havis belajn kaj freŝajn gujavojn antaŭ mia loĝejo. En mia lasta tago en Fujian mi aĉetis kelkajn gujavojn por kunporti al Pekino kaj donacis unu al mia kunloĝanto, kiu naskiĝis kaj kreskis en norda Ĉinio, kaj mi surpriziĝis kiam li rakontis al mi, ke li tiam por unua fojo vidis tiun frukton.

 

    Fuzhou estas marborda urbo ĉe la Taiwan-a Markolo, kaj antaŭ jarcentoj internacia komerco prosperis tie pro la mara silka vojo, sekve la urbon fariĝis kosmopolita pro la eksterlandaj maristoj kaj negocistoj. En pasintaj artikoloj mi jam menciis la komercon inter Portugalio kaj suda Ĉinio kaj ĝia influo en brazila kulturo, sed ĉi foje mi konstatis alian aferon: portugala influo en Ĉinio: post ĉiu manĝo, kiel deserto, kaj ankaŭ en kafopaŭzoj, oni servis al mi tipe portugalan manĝaĵon kiun mi tre ŝatas: laktokremaj tortetoj, ankaŭ konataj kiel tortetoj de Belém. Kune kun mi estis du portugallingvaj kolegoj, viro el Angolo kaj fraŭlino el Mozambiko, kaj ankaŭ ili tuj rekonis la frandaĵon, kiu estas populara en iliaj landoj.

 

Laktokremaj tortetoj ĉirkaŭas ĉinan frandaĵon

 

    En Pekino tiuj tortoj estas troveblaj en ajna bakejo kaj mi fojfoje aĉetas kelkajn, sub la nomo “portugala ova torto”. Ĝia farĉo estas farita de ovoflavo kaj lakto, do estas komprenebla la mencio al ovo en la nomo, sed en la portugala oni nomas ĝin surbaze nur de la kremo el lakto, sen mencio al la ovo. Mi malkovris ke tiu frandaĵo unue populariĝis en Makao, kie oni daŭre kuiras ĝin laŭ la originala recepto el Portugalio, kaj de tie ĝi populariĝis en aliaj partoj de Ĉinio kaj eĉ en aliaj aziaj landoj, tamen en multaj lokoj, ĉefe en Hongkongo, aperis novaj receptoj. En Pekino mi ofte vidas en Bakejoj la tipe portugala, kiu tamen ŝajnas al mi iom malsamgusta kompare al tiuj, kiujn ni havas en Brazilo (inkluzive de miaj preferataj, kiujn mi kutimis aĉeti en tradicia portugala restoracio), kaj version kun blubero, kiun mi neniam trovis eksterlande.

 

Tre pura akvo en rivereto kiu transiras la urbon

 

    Ni vizitis interesan turismejon de Fuzhou: Sanfang Qixiang (Tri Bulvardoj kaj Sep Aleoj), historia kaj kultura areo de la urbo kies aro da bone konservataj antikvaj domoj igas ĝin speco de arkitektura muzeo de Ming- kaj Qing-dinastioj. En kelkaj el tiuj domoj vivis eminentuloj de la pasinteco, kaj iliaj iamaj loĝejoj fariĝis vizitindaj muzeoj. Mi vizitis kelkajn el tiuj loĝejoj kaj la arkitekturo kaptis mian atenton kaj pro la malsimilaĵoj al tiu de antikvaj konstruaĵoj de Pekino kaj pro la belegaj pentraĵoj sur ceramikaĵo.

 

    La aleoj estas ĉarmaj kaj oni sentas sin kvazaŭ vojaĝante al la pasinteco dum promenado inter antikvaj konstruaĵoj tre bone konservataj. La bulvardoj siavice entenas plurajn kioskojn kie eblas aĉeti memoraĵojn de Fuzhou, inter ili la belaj kaj famaj ĉinaj ombreloj. Komerco viglas en la konstruaĵoj ĉirkaŭ la bulvardoj, kun multaj manĝejoj, restoracioj kaj vendejoj de memoraĵoj por turistoj. En unu el tiuj vendejoj mi gustumis lokan jasmenan teon. Mi ne estas ŝatanto de jasmena teo pro ĝia odoro, sama de produktoj uzataj en Brazilo por purigado de domoj kaj vestaĵoj, do mi sentas min kvazaŭ drinkante tiujn produktojn, sed homoj kiuj alkutimiĝis drinki jasmenan teon ekde frua aĝo certe povas ĝin bone aprezi kaj mi supozas ke ĝi estas bona por la sano. Antaŭ du jaroj en Srilanko mi aĉetis jasmenan teon por gustumi, sed la odoro kaj la gusto estis tre fortaj, tiu de Fuzhou, tamen, havas mildan guston kaj malfortan odoron.

 

Aleo en Sanfang Qixiang, ornamita per belaj ĉinaj ombreloj

 

Detalo de antikva konstruaĵo kiun mi vizitis

 

    En Fuzhou ankaŭ kaptis mian atenton la arkitekturo, pli simila al tiu, kiun ni havas en Brazilo: multaj apartamentoj kaj domoj havas pli grandan balkonon, multaj kun malfermaĵo kiu faciligas la aercirkuladon, konsekvenco de la varma klimato, dum en norda Ĉinio, almenaŭ en la lokoj, kiujn mi konas, vitra kupolo kun kelkaj fenestroj kovras la balkonon, kiun homoj uzas por sunumi dum somero kaj sekigi vestaĵojn dum la tuta jaro. Ĉe fenestroj kaj balkonoj kutime troviĝas vazoj kun belaj floroj, kaj viglaj plantoj ornamas pontojn, kovrante la betonon per verdo. Tio kontrastas kun la pekina vintro, tiom griza, kun tiom granda manko de folioj kaj floroj.

 

    Dum la sekvaj tagoj mi vizitis eksterurbajn distriktojn de Fuzhou kaj sekve iris al Quanzhou, la urbo kiu antaŭ nelonge gastigis la Azian Kongreson de Esperanto, sed pri tio mi rakontos en venontaj artikoloj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments