El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la narkotaĵ-abstiniga centro de Filipinoj konstruita sub monsubteno de ĉina entreprenisto

| 2016-12-01
Bookmark and Share

    La 29-an de novembro ekfunkciis la unua granda narkotaĵ-abstiniga centro de Filipinoj, konstruita sub monsubteno de ĉina entreprenisto Huang Rulun. Ĝian inaŭguran ceremonion ĉeestis filipina prezidento Rodrigo Duterte.

 

Filipina prezidento Rodrigo Duterte (maldekstre) kaj Huang Rulun inaŭguras la narkotaĵ-abstinigan centron. (Foto de Zhang Ming el Ĉina Novaĵ-Servo)
 

    Laŭ konigo, Huang Rulun donacos entute 1.4 miliardojn da filipinaj pesoj por konstruado de du grandaj narkotaĵ-abstinigaj centroj, kun areo de 100 mil kvadrataj metroj, en Fort Magsaysay de la provinco Nueva Ecija en norda Filipinoj. En la 29-a de novembro, ekfunkciis la unua centro kun konstruita areo de 60 mil kvadrataj metroj kaj 10 mil litoj. Huang Rulun diris en la inaŭgura ceremonio, ke narkotaĵoj, la publika malamiko de la homaro, pereigos landojn kaj ruinigos popolojn, populariĝo de narkotaĵoj tre malutilas al la ekonomia disvolvado de diversaj landoj kaj al la stabileco de la socio. Li esperas fari sian plejeblon por la stabileco kaj harmonio de Filipinoj, per monsubteno al la konstruado de la narkotaĵ-abstinigaj centroj.

 


La narkotaĵ-abstiniga centro konstruita sub monhelpo de ĉina entreprenisto
 

    Filipina prezidento Rodrigo Duterte kaj Huang Rulun inaŭguris la narkotaĵ-abstinigan centron. En sia parolado Rodrigo Duterte, nome de la filipina popolo, dankis Huang Rulun pro lia monkontribuo. Li emfazis, ke li ne lasos Filipinojn reduktiĝi al "malsukcesa lando" pro troa uzado de narkotaĵoj, ke dum sia oficperiodo kiel prezidento li severe batalos kontraŭ krimado rilata al narkotaĵoj kaj "la batalo kontraŭ narkotaĵoj absolute ne ĉesos antaŭ forigo de la lasta narkotaĵ-ŝakristo ĉe strato kaj pafmortigo de la lasta narkotaĵ-kontrabandisto".

 

    En la sama tago la centro akceptis 37 narkotaĵ-maniulojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments