El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Sekureca Konsilio de UN refoje aprobis rezolucion pri KPDR

| 2016-12-01
Bookmark and Share


La kunveno de la Sekureca Konsilio de UN en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, la 30-an de novembro (Foto de Li Muzi el Novaĵ-Agentejo Xinhua)
 

    La 30-an de novembro, la Sekureca Konsilio de UN unuanime aprobis la rezolucion n-ro 2321 pri la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), kondamnis ĝin pro la nuklea provo en la 9-a de septembro, postulis ke ĝi rezignu siajn planojn pri nukleaj armiloj kaj misiloj, kaj decidis preni novan sankcion kontraŭ KPDR.

 

    Ĝi estas alia rezolucio pri KPDR aprobita de la Sekureca Konsilio de UN, kiu venas post tiu aprobita en marto de la kuranta jaro. La rezolucio deklaras, ke la Sekureca Konsilio de UN, per la plej fortaj vortoj, kondamnis KPDR pro ĝia nuklea provo en la 9-a de septembro, kaj reasertis, ke KPDR devas ĉesigi la agadojn rilatajn al planoj pri balistikaj misiloj, rezigni la planon pri nukleaj armiloj kaj tuj ĉesigi la agadojn tiuflanke.

 

    La rezolucio diras, ke oni limigos eksporton de KPDR-a karbo, malpermesos tiun de ĝiaj kupro, nikelo, arĝento kaj zinko, kaj iagrade limigos ĝiajn diplomatiajn aranĝojn.

 

    Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en UN, diris, ke tiu rezolucio montris la starpunkton de la internacia socio pri opono kontraŭ la planoj de KPDR pri disvolviĝo de nukleaj armiloj kaj misiloj, kaj tiun pri konservado de la internacia sistemo pri nedisvastiĝo de nukleaj armiloj. Ĉinio urĝas, ke diversaj flankoj efektive kaj komplete plenumu la regulojn de la rezolucio.

 

    La 2-an de marto 2016, la Sekureca Konsilio de UN unuanime aprobis la rezolucion n-ro 2270 pri sankcioj kontraŭ la planoj de KPDR pri nukleaj armiloj kaj misiloj, per kiu oni reasertis la subtenon al rekomenco de la ses-flanka intertraktado kaj realigo de sennukleigo de la Korea Duoninsulo per paca maniero.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments