El Popola Ĉinio>头条新闻>

4 mirindaj astronomiaj fenomenoj en decembro

| 2016-12-01
Bookmark and Share

    Jam venis la lasta monato de la kuranta jaro. Laŭ la prognozo de astronomoj, ĉi-monate sur la norda hemisfero oni povos vidi 4 mirindajn fenomenojn.

 

    Merkuro oriente de la suno

 

 

    Kiam la suno subiros la 11-an de decembro, se la aero estos sufiĉe klara oni povos serĉi ion per astronomiaj instrumentoj en la sudokcidenta ĉielo dum la tempo-periodo: de 30 minutoj ĝis 40 minutoj post la sunsubiro. Tiam eblos trovi Merkuron.

 

    Merkuro estas la plej malfacile videbla planedo de sur nia terglobo. Ĉar ĝi tre proksimas al la suno, kaj estas ĉiam kovrita de sunlumo. Nur kiam ĝi estas ĉe la plej granda angulo kontraŭ la suno, ĝi estas videbla por ordinaraj homoj. Merkuro ĉe la plej granda angulo oriente de la suno videblas sur la okcidenta horizonto de la terglobo dum la sunsubira tempo, kaj kiam ĝi estas ĉe la plej granda angulo okcidente de la suno, ĝi troviĝas sur la orienta horizonto de la terglobo dum la sunleviĝa tempo.

 

    Superluno

 

 

    Vespere de la 13-a de decembro okazos la triafoja superluno de 2016. Tiam, se estos serena tago, oni povos vidi grandan kaj rondan lunon.

 

    Ĝemelidoj

 

 

    Kiel unu el la 3 plej grandaj meteorfluoj en la norda hemisfero (la aliaj du estas Kvadrantidoj kaj Perseidoj), Ĝemelidoj estas aktivaj kaj normalaj. Cetere, ili estas konataj pro siaj multaj brilaj meteoroj, bona observiteco, longa kulmina tempo kaj aliaj. La prognozo montras, ke ĉi-jare la meteorfluoj de Ĝemelidoj plej probable okazos je la 3-a horo de la 14-a de decembro, kaj la nombro de meteoroj en teoria kulmino atingos ĉirkaŭ 120 pohore.

 

    Ursidoj

 

 

    Ursidoj aktivos de la 17-a ĝis la 26-a de decembro. La prognozo diras, ke la meteorfluoj atingos maksimumon en la 17-a horo de la 22-a de decembro. Tiam, la kulmina nombro estos 10 pohore en la ĉielo. Observante en la norda direkto, oni povos ĝin spekti.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments