El Popola Ĉinio>头条新闻>

Raporto de UN pri Monda Socia Stato en 2016: Ĉinio kontribuis utilan sperton por redukti malriĉecon en la mondo

| 2016-12-02
Bookmark and Share

 

    La 30-an de novembro, en sia ĉefstabejo en Nov-Jorko, Unuiĝintaj Nacioj publikigis Raporton pri Monda Socia Stato en 2016. Per la raporto oni ekzamenis statojn de la malavantaĝaj grupoj en socio, ekonomio kaj politiko, montrante ke kvankam diversaj landoj akiris senprecedencan evoluon en progreso de la socio, tamen sociaj ekskludo kaj diskriminacio ankoraŭ ekzistas en multaj landoj.

 

    Tiu raporto, kun la temo "Ne postlasi iun ajn homon -- urĝeco de tolerema disvolvado", estis verkita de la departemento de UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj post enketado inter junuloj, maljunuloj, homoj el etnaj minoritatoj, aborigenoj, elmigrintoj kaj handikapuloj.

 

    La raporto konstatis, ke la donitaĵoj el evoluintaj landoj kaj tiuj el evoluantaj landoj ambaŭ montras ke la nombro de handikapulaj kaj etn-minoritataj infanoj, kiuj ricevis mezgradan edukadon, estas evidente malpli granda ol tiu de aliaj infanoj. En laborfortoj, junuloj, elmigrintoj, virinoj kaj aborigenoj estas ĉefa senlaborula grupo. Dum dungiĝo, ili havas salajron malaltan aŭ eĉ ne havas ĝin. La raporto konstatis ankaŭ, ke en pli ol 150 landoj de la tuta mondo estas almenaŭ unu leĝo, kiu diskriminacias virinojn, en multaj landoj virinoj ne ĝuas voĉdon-rajton kaj nur malmultaj virinoj povas labori en publikaj institucioj. Multaj grupoj daŭre alfrontas socian ekskludon, kaj estas tre limigitaj iliaj ŝancoj en socio, ekonomio kaj politiko.

 

    Yang Wenyan, oficisto de la departemento pri sociaj politikoj kaj disvolvado de la Ministerio de Ekonomio kaj Sociaj Aferoj, diris, ke malriĉeco estas grava faktoro kaŭzinta sociajn ekskludon kaj diskriminacion menciitajn en la raporto. Dum pli ol 30 jaroj, Ĉinio liberigis pli ol 600 milionojn da homoj el malriĉeco. Ĉinio ne nur faris grandan kontribuon por sia disvolvado, sed ankaŭ fariĝis la plej grava faktoro por redukti la nombron de malriĉuloj kaj malsatuloj, kaj kontribuis "ĉinan sperton" por reduktado de malriĉeco en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments