El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtelefona aplikaĵo legas vian emocion kaj sugestas al vi, kion vi manĝu

| 2016-12-02
Bookmark and Share

    Lastatempe brita sciencisto lanĉis projekton de nova poŝtelefona aplikaĵo, kiu skanante la mienon de la uzanto divenas ties spiritstaton kaj proponas taŭgajn manĝaĵojn por ĝojigi lin aŭ ŝin.

 


Ĝoja mieno
 

    La aplikaĵo estas ellaborita de Charles Spence, profesoro de la universitato Oxford, kunlabore kun Just Eat, firmao pri manĝaĵliverado. Pere de skanado de la homa vizaĝo, la softvaro kaptas la trajtojn de emocioj, ekzemple la falantajn buŝangulojn kaj okulangulojn aŭ sulkitajn brovojn. Ĝi eĉ kapablas trovi emocion, pri kiu ne konscias de la uzanto mem.

 


Profesoro Charles Spence
 

    La aplikaĵo povas ekkoni la emociojn de kolero, naŭzo, timo, neatendo, ĉagreno, ĝojo kaj aliaj, kaj proponi konvenan menuon. Ekzemple, la kolero montras, ke tiu ĉi homo estas tro streĉita. Al tia homo indas konsili nigran ĉokoladon entenantan magnezion, nuksojn aŭ aliajn manĝaĵojn trankviligajn. Al ekscitiĝemaj homoj oni konsilu, ke ili prenu manĝaĵojn faritajn el cerealoj aŭ faboj por helpi ilin regi glukozon.

 

 

    Ruth Tongue, brita fakulo pri nutrado, diris: "Ne nur okazas, ke niaj emocioj influas nian elektadon de manĝaĵoj, sed ankaŭ, ke la manĝaĵoj, kiujn ni manĝas, povas nin ĝojigi, aktivigi, trankviligi kaj koncentrigi, aŭ helpi nin pretiĝi por ĉiu nova tago."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments