El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova restoracio en Novjorko aspiras sukceson de legenda ĉina restoracio de 100 jaroj antaŭe

| 2016-12-02
Bookmark and Share

 

    Antaŭ pli ol cent jaroj ĉe n-ro 2 de la strato Doyers estis la ĉina restoracio Chinese Tuxedo, fame konata tra la tuta Novjorko. La 29-an de novembro laŭ la loka tempo apud tiu ĉi adreso malfermiĝis moderna ĉina restoracio por denove aspiri sukceson de la iama restoracio.

 

    En la jaro 1897 Chinese Tuxedo ekfunkciis ĉe la vojkruciĝo de la stratoj Doyers kaj Pell. Ĝi, kiel unu el la plej famaj ĉinaj restoracioj en la ĉina kvartalo en la pasinta jarcento, estis ofte vizitata de superklasaj novjorkanoj. La restoracio estas trovataj eĉ en kelkaj famaj malnovaj fotoj de la ĉina kvartalo.

 

    Cent jarojn poste Lin Xueshun, ĉina entreprenisto, kaj lia kolego Eddy Buckingham denove malfermis altnivelan ĉinan restoracion ĉe n-ro 5 de la strato Doyers, diagonale kontraŭ la originala adreso.

 

    Lin Xueshun diris, ke depost la terorisma atako de la 11-a de septembro la ekonomio de la ĉina kvartalo ne revigliĝis. Eĉ junaj posteuloj de la ĉinaj enmigrintoj, aspirantaj altnivelan vivostilon, malofte vizitas ĉinajn restoraciojn, kiuj donas abundajn manĝaĵojn ne tre multekostajn sed nur malbonan servon. Li esperas, ke lia restoracio povos altiri junajn klientojn kaj denove aspiri sukceson de la iama restoracio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments