Klimata ŝanĝo: la defio al la tuta homaro

| 2016-12-05
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    En la 18-a de novembro malfermiĝis la 22-a sesio de la Konferenco de Partioj kadre de la Konvencio pri Klimatŝanĝo de la Unuiĝintaj Nacioj en Marakeŝo de Maroko, norda Afriko. Tiu ĉi 12-taga konferenco estis okazigita post la aprobo de la Pariza Konvencio, kiun subskribis 195 landoj la 12-an de decembro 2015 en Parizo, Francio, kaj kiu difinis la redukton de ellas-kvanto de karbona dioksido depost 2020. Oni taksas ĝin la unusola savmaniero por la tero.

 


La tero: nia komuna hejmo
 

    Atakoj de la naturo

 

    Dum la lastaj 20 jaroj (de 1995 ĝis 2005) la mondo estis trafita de ne atenditaj tajfunoj, varmego, cumanoj, vulkanaj erupcioj, diluvoj kaj senpluvado k.t.p. pli ofte ol en la pasinta jarcento. Krom la menciitaj grandaj katastrofoj oni kutime povas trovi homojn kun kirurga masko sur strato ne nur en iu tago tre plena de fumnebulo, sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Kial?

 


Turistoj kun kirurga masko en Pekino
 

    En la lastaj 20 jaroj minimume 600 mil homoj perdis sian vivon pro la katastrofoj kaŭzitaj de la klimatŝanĝo en la mondo laŭ la statistiko de UNSIDR (Internacia Strategio de la Unuiĝintaj Nacioj por Redukto de Katastrofoj). Krome la statistiko montras, ke 1.4 milionoj da homoj atendas helpon pro vundoj aŭ detruiĝo de domoj kaŭzitaj de la katastrofoj. Ankaŭ 1.4 milionoj da infanoj mortas ĉiujare pro pneŭmonito kaj diareo, kiuj estas kaŭzataj de la klimtŝanĝo de la tero.

 

    NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) anoncis, ke la ĉi-jara julio estis la plej varmega monato depost la komenco de la oficiala mezurado de la monda temperaturo. Fajregoj okazis en Brazilo, Ĉinio, Kanado, Mongolio ktp. Kaj ĝi forglutis grandegajn arbarojn kaj kampojn. La tutmonda varmiĝo cirkulas en la maro kaj sur la tero kaŭzante El-Ninjon, neĝegon, fajregon, ŝtormon ktp.

 


Pluvego
 

    Kio kaŭzas ĉi tiajn ŝanĝojn de la tero ?

 

    Plejparto de la scientistoj opinias, ke tiajn ĉi katastrofojn kaŭzas la rapida ŝanĝiĝo de la klimato de la tero, malgraŭ ke kelkaj sciencistoj ankoraŭ ne konsentas pri tio.

 

    Oni unuanime diras, ke la rapida varmiĝo de la tero estas la ĉefa kialo de la hodiaŭa klimatŝanĝo. Do kio varmigas la teron? La 20-a jarcento estis la periodo de rapida disvolviĝo de scienctekniko. Ĉiuj varoj industriaj kaj agrikulturaj rapide kaj multe produktiĝis kaj ili devis forkonsumiĝi kiel eble plej rapide por kapitalistoj. Do "amasa produktado kaj amasa konsumado" fariĝis la slogano de la 20-a jarcento. La kapitalistoj kaj iliaj amikoj instruis homojn, ke "pli da konsumado faciligas vian ĉiutagan vivon, kaj ŝparo estas krimo". Abundis necesaj aŭ eĉ ne vere necesaj aĵoj, ili allogis homojn kaj ni, laŭ la influo de la instruo de la kapitalistoj, kutime serĉis kaj postulis novajn aĵojn kaj eĉ kun malrespketo rigardis aĵojn malnovajn kaj uzitajn, kaj ankaŭ iliajn uzantojn.

 


Forĵetitaj mantelefonoj
 

    Sed por iom da komforteco de nia ĉiutaga vivo ni, homoj, devas pagi la koston tre altan kaj danĝeran. Ĉiuj produktaĵoj, precipe la altteknikaj, bezonas multajn materialojn naturajn kaj teknike faritajn kemiaĵojn. Krome ne kalkuleble granda kvanto da materialoj eluziĝas por la facileco de la homa vivo. Kvankam ankaŭ antaŭ la moderna periodo homoj eluzis naturajn kaj artefaritajn produktaĵojn, tamen la naturo bone reprovizis la homaron per la pliaj. Sed nuntempe, en la 21-a jarcento tro rapida produktado kaj ekstravaganca konsumado malfortigas la resaniĝan povon de la tero.

 

    La klimatŝanĝo kaj ĝiaj danĝeraj sekvoj estas unu el la plej fortaj simptomoj de la malsaniĝo de la tero kaj averto al la homaro. Ĝuste pro tio tiom multaj konsentis la Parizan Konvencion, kiu ĉefe postulas la redukton de la ellas-kvanto de karbona dioksido. Karbona dioksido estas konsiderata kiel la plej grava substanco, kiu altigas la temperaturon de la tero.

 

    Kompreneble ankoraŭ daŭradas konfuzaj kaj severaj diskutadoj inter la landoj evoluintaj kaj evoluantaj pro la grandega diferenco de la situacio ekonomia. Sed malgraŭ la granda diferenco pri la ellas-kvantoj de karbona dioksido, la reprezentatoj de 195 landoj atingis interkonsenton ĉar oni jam komprenis, ke, se la mondo ne tuj ekreduktus la ellas-kvanton de karbona dioksido, la mondo morgaŭ estos trafita de pli severaj kaj danĝeraj katastrofoj.

 

    La tero, nia komuna hejmo

 

    Kvankam la mondo komune proklamis kunlabori por la ellas-redukto de karbona dioksido, tamen por vere efektivigi la planon ankoraŭ ekzistas ne malmultaj problemoj. Ekz. la usona prezidento-elektito Donald Trump ne konsentas la ideon de la klimatŝanĝo. Usono estas la plej granda lando ekonomie kaj samtempe ellasas plej multe da karbona dioksido en la mondo. Aŭ preskaŭ ĉiuj landoj publike subtenas la Parizan Konvencion sed ne malmultaj el ili hezitas plunumi la celojn fiksitajn de la konvencio pro zorgo al la ekonomia evoluo.

 

    Ĉinio ludis gravan rolon por ke ni povu atingi la interkonsenton de la Pariza Konvencio. Ĉinio ankoraŭ estas lando evoluanta, kaj por la lando necesas daŭre antaŭenpuŝi la ekonomian evoluon, sed por la granda celo de la homaro Ĉinio konsentis la enkondukon de la novaj artikoloj, kiuj protektos la teron kaj la homaron, malgraŭ ke tiuj artikoloj povus negative influi al la ĉina ekonomio.

 

    Kvankam ni, ĉiuj anoj de la homaro, unuanime kontraŭbatalus la klimatŝanĝon, tamen la rezulto de la batalo ne estus tiom esperplena kiom ni anticipas. Jes, ne nur por ni sed ankaŭ por niaj idoj ni nepre devas kunlabori unuanime kaj tutpene. Krom la kunlaboro de la registaroj de diversaj landoj ni, ĉiuj homoj, persone devas ŝpari kaj atenti troan konsumadon en ĉiutaga vivo. "Ŝparo estas virto, malŝparo estas diablo".

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments