El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 28-a Eŭropa Rendevuo

| 2016-12-05
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de LIBA GABALDA (Francio)

 


Fotoj pri aktivadoj dum la rendevuo

 

    La evento okazis en norda Francio proksime al la marbordo en la feriejo Stella-Maris en la 19a kaj la 20a de novembro 2016. Ĝi situas apud la famkonata banurbo Le Touquet. Renkontiĝis 54 geesperantistoj, precipe francoj el norda regiono kaj kelkaj partoprenantoj el Belgio kaj unu el Germanio, Hispanio kaj Nederlando respektive.

 

    Sabate posttagmeze la ĉeforganizanto Roch Jullien bonvenigis la ĉeestantojn kaj prezentis al ili la dutagan programon. Salutis ankaŭ la prezidanto de la Nordfrancia Federacio Michel Dechy kaj Arlette Plutniak. Tuj poste komenciĝis lingvo-instruado en tri grupoj. La tri komencantojn prizorgis Katalin Kováts. Ŝi gustumigis al ili la lingvon donante kelkajn bazajn lecionojn kaj ekzercojn. Ĉeestis ankaŭ lingve spertaj esperantistoj, kiuj iom helpis ekzercigante kaj kuraĝigante la novulojn. La etoso de la kurso estis tre agrabla kaj ĉiuj multe amuziĝis. Kun Katalin oni ĉiam lernas kun plezuro. Michel Dechy gvidis kurson por pli spertaj partoprenantoj kaj instruis ilin laŭ la libro de Tinĉjo kaj aliaj bildolibroj. La ŝatantoj de la E-literaturo studis kun Anne Jausions. Ankaŭ ili akiris novajn sciojn pri esperantlingvaj aŭtoroj. Arlette Plutniak zorgis pri ateliero de Hatha jogo. La adeptoj kaj ŝatantoj de jogo ekkonis la teorion kaj praktikadon de fizikaj ekzercoj de tiu saniga tradicio kun spirita kerno.

 

    Dum la kafopaŭzo ni povis admiri vastan kaj mirindan ekspozicion de Katalin pri vitraj ornamaĵoj kaj allogaj juveloj por virinoj. Alia interesa ekspozicio konsistis el pentraĵoj de Francine Longue-Épée kaj Joëlle Muller kaj skulptaĵoj de Alain Chalm. Mi kontribuis per kelkaj memfaritaj dekoraĵoj el bidoj kaj alportis kelkajn fotoalbumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-aranĝoj por konsulto.

 

    Vespere koncertis fama kaj tre ŝatata JoMo. Ĉi-foje ni estis privilegiitaj per lia tute nova spektaklo. Ĉiuj estis ravitaj pri novaj kanzonoj en nekutima stilo sen gitaro. En kelkaj kantoj lin akompanis la buŝharmoniko kaj eta brazila tambureto, kiun li pendigis ĉirkaŭ la kolo. Ni admiris lian talenton kaj poste ni plu babilis ĉe glaso da cidro, biero aŭ diversaj fruktosukoj en la akceptejo ĝis malfrua horo.

 

    Dimanĉe matene daŭris la instruado ĝis la 10:15 horo kaj poste estis libera tempo por kafumi, promeni al la strando de Stella aŭ viziti foiron de libroj en la urbo Touquet. Por la religiemuloj okazis en la apuda kapelo meso en Esperanto. Pro forta vento kaj pluvo pluraj restis en la domo kaj ludis je kartoj aŭ rigardis ekspoziciojn. Libroservo proponis vastan gamon da libroj, kasedoj kaj aliaj Esperantaĵoj.

 

    Post la bona tagmanĝo ni festis kun Katalin la 15-an datrevenon de edukado.net per torto. Multaj bondeziroj de tiu grandioza sukceso fluis al Katalin. Post tiu agrabla surprizo ni komune fotiĝis antaŭ la konstruaĵo. Ĉe la fino de la renkontiĝo gvidantoj de la respektivaj kursoj resumis sian laboron. Poste estis prezentitaj aktivaĵoj de la jaro kaj sekvis kelkaj invitoj al venontjaraj eventoj en Esperantujo. Ni eksciis pri kelkaj eldonitaj libroj Esperanten tradukitaj, pri la franca nacia Esperanto-kongreso en Mandres-les-Roses, pri la fervojista kongreso en Colmar, pri SES en Slovakio, pri PSI en Germanio, pri eblo de trajnvojaĝo de Berlino tra Siberio al la UK en Koreio. La programo finiĝis per dancado. Dankojn meritas la organizanto kaj la helpantoj de la tre agrabla novembra semajnfino.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments