El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekveturis la 3-a ĉina packonserva trupo al Sud-Sudano

| 2016-12-05
Bookmark and Share

 

    La 4-an de decembro la unua eskalono de la infanteria bataliono de la 3-a ĉina packonserva trupo al Sud-Sudano ekveturis de Zhengzhou, Henan-provinco al Juba, ĉefurbo de Sud-Sudano, por plenumi unu-jaran packonservan taskon.

 

    Dum sia 26-jara packonservado, Ĉinio sendis packonservajn trupojn konsistantajn ĉefe el pioniroj, transport-soldatoj kaj kuracistoj. La ĉi-foja sendo de la infanteria bataliono signifas, ke ĉinaj packonservaj fortoj ne plu estos limigitaj de la tradicia tasko de helpado kaj garantiado. Tamen tio ne signifas, ke la ĉina packonserva trupo povos interveni en lokajn armitajn konfliktojn. Laŭ rajtigo de la Sekureca Konsilio de UN, postulo de la internacia juro kaj loka situacio, kaj laŭ rilataj ordono kaj reguloj, la ĉina packonserva trupo protektos lokanojn kaj alilandanojn, kiuj tie faras pacan agadon, humanisman savadon kaj ekonomian konstruadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments