El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina grupo ELION helpos Pakistanon regi dezertojn

| 2016-12-05
Bookmark and Share


Glicirizoj plantitaj de ELION en la dezerto Kabuqi ne nur preventos sablokribradon pro ventegoj sed ankaŭ alportos ekonomian profiton.
 

    La 8-an de novembro, en la anglalingva pakistana ĵurnalo Pakistan Today (Pakistano Hodiaŭ) publikiĝis artikolo kun la titolo: "Kun la Ekonomia Koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano, pli da esperoj por investado al la kvin pakistanaj dezertoj". La artikolo rimarkigas, ke estas preparata granda plano, kiu enkondukos la ekonomion de dezerto kaj tiun de la verdo por la disvolviĝo de la kvin dezertoj en Pakistano. La ĉina grupo ELION pri resursoj transformos la dezertojn en agrojn per plantado de arboj, pligrandigo de la proporcio de vegetaĵokovrado, regado de dezertiĝo kaj disvolvado de agroj rezistemaj al malvarmo. La grupo plibonigos la vivon de la lokanoj per moderna kaj nova brutobredado, turismo kaj bio-farmacia industrio.

 

    He Pengfei, plenuma generala direktoro de la grupo ELION, rimarkigis ke la dezerto Kabuqi, la sepa plej granda dezerto en Ĉinio, iam estis sen akvo, sen elektro, sen herboj, tute ne kultivebla kaj tial sen estonteco. Dank' al la peno de ELION, la dezerto ne nur verdiĝis sed ankaŭ havas nun sian industrion uzantan la resursojn en la dezerto. Ankaŭ Pakistano estas minacata de grava dezertiĝo, kaj la natura medio de la kvin pakistanaj dezertoj kaj iliaj malfacilaĵoj estas tute samaj kiel tiuj de la dezerto Kabuqi antaŭ 28 jaroj. Tial la kompanio povos ŝangi la sorton de la pakistanaj dezertoj per la sama maniero.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments