El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio volas aktive partopreni kaj subteni la internacian protekton de kulturaj heredaĵoj endanĝerigataj

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    En la konferenco pri la protektado de kulturaj heredaĵoj endanĝerigataj, okazigita de la 2-a ĝis la 3-a de decembro en Abu-Dabio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Liu Yuzhu, reprezentanto de la ĉina registaro rimarkigis, ke la protekto de kulturaj heredaĵoj endanĝerigataj estas grava kaj urĝa temo de la protekto de kulturaj heredaĵoj de la homaro, kaj ke la ĉina registaro volas aktive partopreni kaj subteni la internacian protekton de kulturaj heredaĵoj endanĝerigataj.

 

    La ĉi-foja konferenco kune iniciatita de la registaroj de Francio kaj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj celis subteni kaj fortigi la internaciajn agadojn por la protekto de kulturaj heredaĵoj endanĝerigataj en la kadro de Unesko, pere de starigo de internacia fonduso kaj internacia azila sistemo de kulturaj heredaĵoj.

 

    La konferencon partoprenis ĉirkaŭ 100 personoj. Ili estis reprezentantoj el 40 landoj kaj regionoj, kiaj Ĉinio, Francio, Usono, Germanio kaj Italio, tiuj de rilataj internaciaj organizoj, kiaj Unesko, Interpolo (la Internacia Organizo de Kriminala Polico), la Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Historiaj Lokoj aŭ de gravaj kulturaj institucioj, kiaj la Muzeo de Luvro kaj la Metropola Muzeo de Arto.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments