El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

"Je kies nomo?" Ĉu vi legos kaj filmos en la Tago de Libro?

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    Baldaŭ venos la 157a Zamenhofa Tago, kiel vi festos ĝin?

 

    El Popola Ĉinio lanĉis jenan programon:

 

    Ĉijare ILEI proponas komunan legadon de la poemo "Je kies nomo?" de Tibor Sekelj en la 15-a de decembro, la Tago de Libro kaj Zamenhofa Tago.

 

    El Popola Ĉinio deziras, ke vi partoprenu en la legado kaj filmu la legadon. El Popola Ĉinio kunigos la filmetojn el diversaj landoj por krei film-memoraĵon de tiu aktivado en tiu ĉi jaro. La filmeton bonvolu sendi al 13699177347@163.com.

 

    Por la garantii kvaliton de la filmo ni atentigas vin pri kelkaj punktoj: la filmeto devas esti en formato MP4, ju pli klara des pli bona; se vi filmos la legadon per poŝtelefono, bonvolu horizontiligi la poŝtelefonon dum filmado; kaj kiam vi sendos la filmeto(j)n, NEPRE NE forgesu, sciigi al ni vian nomon kaj ŝtatnecon.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments