El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej populara emoji en la tuta mondo en 2016: "ridetanta vizaĝo kun larmoj"

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    Ĵus aperis la ĉi-jara raporto pri emoji aŭ ikonoj de diversaj mienoj uzataj de uzantoj de interreto. Laŭ tiu raporto, en la listo de la dek plej popularaj emoji tra la mondo sin trovas "ruĝa koro", "plorkrio", "rideto", "larmoj pro ĝojo" k.t.p. Inter ili la "ridetanta vizaĝo kun larmoj" aŭ "larmoj pro ĝojo" montriĝis la plej populara kun la proporcio de uzateco je 21.25%.

 

    La raporton publikigis en Pekino la firmao Kika, kiu estas la plej granda kompanio pri entajpa metodo en la tuta mondo. La raporto baziĝas sur la plej lastatempa esploro kaj havas la titolon: "Emoji, la nova monda lingvo". La kompanio esploris la uzkutimon de emoji en diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, kaj atingis la konkludon, ke la "ridetanta vizaĝo kun larmoj" estas la plej populara.

 

    La raporto diras ankaŭ, ke la ĉinoj uzas la aplikaĵon de tujmesaĝoj WeChat averaĝe 14.5 fojojn tage kaj ili konsumas 48 minutojn en diversaj servoj por sociaj retoj. "Ridego kun dentoj montrataj" estas la emoji plej multe uzata de Ĉinio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments