El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj vizaĝoj de malnovaj butikoj

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    Malnovaj butikoj atestas urbajn ŝanĝiĝojn, konservas belajn memorojn de kelkaj generacioj kaj heredis vivmanieron kaj distingan kulturon. Nun la postulado de konsumantoj fariĝis pli kaj pli diversa kaj individueca, tial multaj malnovaj butikoj en Pekino sekvas la modon kaj novan tendencon.

 

    Lastatempe raportisto trovis, ke la malnova nutraĵa butiko Yili en Shuangjing estis denove dekoraciita kaj aldonis al si kafejon. La kafejo en la stilo de ĉina-eŭropa kombino okupas duonon de la butiko. "Beibingyang-sodakvo kaj Yili-pano estas niaj ĉefaj produktoj, nun estas aldonitaj kafo kaj tujmanĝaĵoj produktitaj de ni mem," diris komizo de la butiko.

 

    Multaj malnovaj butikoj sekvas la tradicion, kaj samtempe renovigas siajn produktojn. La ŝuo-butiko Neiliansheng produktas pli ol 80 specojn da novaj ŝuoj, inkluzive de tol-ŝuoj produktitaj kunlabore kun Muzeo de la Imperiestra Palaco, la kompanio Disney, bildstria filmo Granda Fiŝo & Begonio kaj la Nacia Muzeo.

 

    Fakuloj diris, ke la reformo de malnovaj butikoj estas nova tendenco, ĉar tio reflektas ilian novan ideon pri samtempa emfazado de heredado kaj novigo, kaj helpas ilin malfermi novan vojon per reformo kaj novigo kaj kontentigi la postuladon de konsumantoj en la nova epoko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments