El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Belartaj Konkursoj de UEA en 2017

| 2016-12-06
Bookmark and Share

 

    La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, emblema Esperanta aranĝo, invitas verkemulojn al partopreno en la 68-a okazigo. La rezultojn oni anoncos en la 102-a Universala Kongreso en Seulo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

 

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2016. Aljuĝata estas nur unu premio.

 

    Oni sendu po unu ekzempleron de ĉiu konkursaĵo - krom en la branĉo Infanlibro - al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 39600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Limdato: 31-a de marto 2017.

 

    Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

 

    Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2016, legeblas en la volumo Belarta rikolto 2016, eldonita de Mondial.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments