El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Itala Esperanto-Federacio organizas literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto

| 2016-12-07
Bookmark and Share

 

    La konkurso konsistas el du branĉoj:

 

    poezio: maksimuma longo ne fiksita

 

    prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj

 

    La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.

 

    La rezultoj estos anoncataj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, en Heraclea.

 

    Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).

 

    La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Ivan Orsini, prefere per retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso

 

    Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia,

 

    indikante sur la koverto "literatura konkurso" kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la originalajn tradukitajn verkojn sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn indikojn kiel supre.

 

    Limdato por la sendado estas la 30-a de aprilo 2017.

 

    La sekretario informos ĝis la 15-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.

 

    La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

 

    Por pliaj informoj : concorso@esperanto.it

 

    FEI, concorso, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia

 

( Michela Lipari)

Redaktoro: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments