El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio unuafoje publikigis la blankan libron pri la tradicia ĉina medicino

| 2016-12-07
Bookmark and Share

    La 6-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Tradicia Ĉina Medicino en Ĉinio. Estas la unua fojo, ke la lando publikigas blankan libron pri la stato de tiu ĉi tradicia medicino.

 

 

    La libro donas ĝeneralan superrigardon pri la tradicia ĉina medicino laŭ ĝiaj historio, trajtoj, ŝtataj politikoj, heredado, disvolviĝo kaj internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj. La libro kun totale 9 mil ĉinaj ideogramoj estos publikigita ankaŭ en la lingvoj franca, rusa, germana, hispana, japana kaj araba. La ĉina kaj angla versioj estis jam eldonitaj respektive de la Popola Eldonejo kaj la Ĉina Fremdlingva Eldonejo.

 

 

    Wang Guoqiang, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio kaj estro de la Ŝtata Administracio pri Tradicia Ĉina Medicino, diris, ke en la antaŭenpuŝado de la plano "sana Ĉinio" la tradicia medicino ludas gravan rolon por popularigi la sanigan vivmanieron, anticipe agi kontraŭ latenta malsano, preventi gravan malsanon, helpi resaniĝon kaj perfekte garantii la sanon. Cetere, ĝi havas ankaŭ superecon en konstruado de la sana medio.

 

    Wang Guoqiang diris, ke la ĉina registaro ĉiam klopodas por disvolvigi la tradiciajn medicinojn internacie, tenas intimajn rilatojn kun la Monda Organizo pri Sano, kaj celas kontribui al la evoluo de la tradicia medicino. Ĝis nun, Ĉinio jam subskribis 86 interkonsentojn speciale pri kunlaboroj rilate al la tradicia ĉina medicino kun koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj, kaj starigis 10 ĉin-medicinajn centrojn ekster Ĉinio.

 

    Laŭ la statistiko de la 4-a Tutmonda Enketo pri la Nacia Figuro de Ĉinio fare de la Centro pri Esploroj pri Internacia Komunikado sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la tradicia ĉina medicino estas rigardata kiel la "ĉina elemento" kun la plej forta reprezenta karaktero de la lando, kaj ĝia influpovo grandiĝas tagon post tago. La tradicia ĉina medicino jam fariĝis la grava komponanto de la kulturaj interŝanĝoj de Ĉinio kun diversaj landoj, kaj ankaŭ de la interfluoj de la civilizacioj orienta kaj okcidenta.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments