El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino foto-ekspozicio pri Mao Dun

| 2016-12-07
Bookmark and Share

 

    La 5-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino foto-ekspozicio pri Mao Dun por memorfesti la 120-an datrevenon de lia naskiĝo kaj ankaŭ la 100-an datrevenon de lia dungiĝo en la Komerca Eldonejo. La ekspozicio daŭros ĝis la 17-a de decembro, kaj samtempe estas prezentata sur la speciala paĝo de la retejo de la eldonejo.

 

    Liaj verkoj, kiaj Noktomezo, La Butiko de la Familio Lin kaj la trilogio Shi, vivece priskribas profundan reformon de la ĉina socio kaj dokumentas mensajn travivaĵojn de intelektuloj en tiuj jaroj. La literatura premio Mao Dun lanĉita laŭ lia lasta deziro kaj financata de lia mondonaco de 250 mil juanoj, estas unu el la plej gravaj literaturaj premioj en Ĉinio. La premio ludas aktivan rolon en la promocio de la moderna ĉina literaturo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments