El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj naskitaj en Usono venis al Ĉinio

| 2016-12-07
Bookmark and Share

 

    Matene de la 6-a de decembro, Mei Lun kaj Mei Huan, grandaj pandoj naskitaj en Usono, montris sin al la tuta mondo por la unua fojo post sia veno al Ĉinio en la Chengdu-a Esplora Bazo por Bredado de Grandaj Pandoj. Mei Lun kaj Mei Huan estas paro de inaj ĝemeloj, naskitaj de Lun Lun en la 15-a de julio 2013 en Usono. Ili estas la unuaj ĝemeloj de grandaj pandoj, kiuj naskiĝis kaj sukcesis daŭre vivi en Usono.

 

 

    Laŭ fakuloj de la centro, dum la monato de kvaranteno Mei Lun kaj Mei Huan laŭgrade alkutimiĝis al la hejmloka vivo kaj iliaj san-indikiloj estas normalaj.

 

 

    En 1999 la Ĉina Asocio de Zoologiaj Ĝardenoj kaj la Zoo Atlanta subskribis interkonsenton pri bredad-esploro de grandaj pandoj. En novembro samjare la du grandaj pandoj, Lun Lun kaj Yang Yang, estis senditaj al Usono kaj komencis sian vivon tie. Sub la kuna flegado de Ĉinio kaj Usono, Lun Lun jam sukcese gravediĝis 5 fojojn kaj naskis 7 bebojn. Mei Lun kaj Mei Huan naskiĝis okaze de ĝia kvara gravediĝo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments