El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sankt-Peterburgo: pliiĝas kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio

| 2016-12-07
Bookmark and Share
    Pro la propono de Ĉinio pri "La Zono kaj Vojo", kreskas kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio.

 

   Lastatempe en Sankt-Peterburgo, la dua plej granda urbo de Rusio, raportisto el la retejo de Ĉina Tagĵurnalo trovis, ke la urbo kaptas la historian ŝancon, kaj ludas la rolon de pioniro por kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio.

 

Ĉinaj vojaĝantoj sur la placo de la Vintra Palaco de Sankt-Peterburgo
 

    Decembro estas la plej malvarma monato en Sankt-Peterburgo. La tuta urbo estas kovrita de neĝo. Malgraŭ la malvarmo, multaj ĉinoj vojaĝas tien. En la 3a de decembro en flughaveno la raportisto renkontiĝis kun multaj turistoj el Ĉinio.

 

    Krome, paneloj kaj fluginformoj skribitaj en la ĉina lingvo en la flughaveno kaj ĉinaj restoracioj surstrate igas la raportiston senti sin hejme.

 

    Donitaĵoj montris, ke preskaŭ 50 mil vojaĝantoj el Ĉinio vizitis Sankt-Peterburgon pasintjare, je 68% pli multe ol en la antaŭa jaro. Krome, pli da ĉinaj studentoj elektas tiun belan urbon por lernado.

 

    Aleksei Rodionov, vicdirektoro de la Orienta Fakultato de la Ŝtata Universitato de Sankt-Peterburgo, diris, ke por kontentigi la postuladon de pli da ĉinaj vojaĝantoj, la universitato starigas turisman fakon por ĉinaj studentoj.

 


Ĉina restoracio en la centro de Sankt-Peterburgo
 

    Krom kulturaj interŝanĝoj, ankaŭ ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj plifortigis la ligitecon inter la urbo kaj Ĉinio. Vladimir, konsilisto de la prezidanto de la komitato pri eksteraj aferoj sub la sankt-peterburga magistrato, diris, ke la komerco kun Ĉinio okupas plejparton de la ekstera komerco de la urbo. La donitaĵoj el la statistika komitato de la urbo montris, ke en la antaŭaj naŭ monatoj la kvanto de ekstera komerco de la urbo kalkuliĝis al 26,25 miliardoj da usonaj dolaroj, interalie tiu de la komerco kun Ĉinio atingis 3,8 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    Vladimir diris, ke la urbo kiel unu el la rusaj regionoj kun la plej malalta nivelo de imposto forte altiras ĉinajn firmaojn. Krome, infanoj de laborantoj el ĉinaj firmaoj, kiuj havas negocojn en Sankt-Peterburgo, povas ricevi senpagan edukadon samkiel lokanoj.

 

    Vladimir diris, ke la urbo lanĉos pli da politikojn por plifortigi kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn kun Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments