El Popola Ĉinio>头条新闻>

Televid-serio 365 Rakontoj pri Ĉina Revo ŝatata en Germanio

| 2016-12-08
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la germana versio de la cent-epizoda televid-serio 365 Rakontoj pri Ĉina Revo, elsendata en Germanio, altiris multajn spektantojn kaj fariĝis ŝatata.

 

    La dokumenta televidserio kun la trajtoj de civileco kaj originaleco havis kiel fokuso ordinarajn homojn de ĉiuj rondoj kaj registris iliajn belajn animojn dum sekvado de revoj.

 

    Tri epizodoj de la televidserio estas elsendataj ĉiutage de televidaj stacioj de Rejno-Majno, Salve, Düsseldorf kaj Urba Perspektivo kaj iliaj retejoj por la german-parola zono, kaj ricevis laŭdojn de la spektantoj.

 

    Multaj spektantoj kaj retumantoj komentis en la retejo Rigardu: "La dokumenta filmo prezentas interesajn kaj kortuŝajn rakontojn pri ordinaraj ĉinoj. Ĝi estas bona programo por pli bone koni Ĉinion kaj Pekinon." "La rakontoj elvokis mian intereson vojaĝi al Ĉinio kaj promeni sur pekinaj stratoj."

 

    Krome, la angla kaj franca versioj de la televidserio estas elsenditaj de la brita televidstacio Propeller kaj aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments