Tutmonda solidareco reage al la morto de brazila futbalteamo en Kolombio

| 2016-12-09
Bookmark and Share

    Bedaŭrinda okazaĵo igis min verki tiun ĉi artikolon, parentezo meze de miaj rakontoj pri la vojaĝo al Fujian-provinco: aviada akcidento en Kolombio mortigis ludistojn, trejnistojn, kaj aliajn funkciulojn de la brazila futbalteamo Chapecoense, jurnalistojn akompanantajn la teamon en sia unua finalo de internacia futbalturniro, kaj ankaŭ pilotojn kaj stevardaron. Entute 71 homoj mortis en tiu tragedio, kaj restis vivantaj nur ses: du stevardoj, unu brazila ĵurnalisto kaj tri futbalistoj.

 


La lasta komuna foto de la teamo antaŭ la akcidento

 

    Mi eksciis pri la akcidento en mia laborejo, dum mi estis diskoniganta novaĵojn de El Popola Ĉinio en Facebook, afero kion mi faras ĉiutage dum mia lasta laborhoro. Mi tuj legis kelkajn novaĵojn kaj tio ŝajnis al mi nekredebla afero. Chapecoense estas relative nova en la pintnivela futbalo de Brazilo, komencis kapti atenton en 2009, kiam ĝi ekludis en kvara rango de la Brazila Ligo, dum sekvaj jaroj ĝi havis pliajn glorojn, leviĝis al la unua rango de brazila futbalo kaj komencis ludi kontraŭ la plej grandaj teamoj de la lando. Por la unua fojo ĝi ludus la finalon de internacia turniro, la Sud-Amerika Pokalo, kontraŭ la kolombia teamo Atlético Nacional, kaj pro tio flugis al Kolombio.

 

    Sekvatage mi dum la mateno serĉis novaĵojn pri la afero kaj malkovris tutmondan kortuŝon pro la bedaŭrinda epizodo. Atlético Nacional proponis al Sudamerika Konfederacio pri Futbalo agnoski Chapecoense kiel ĉampiono de la Sud-Amerika Pokalo, certe bela omaĝo al la mortintoj, dum pluraj brazilaj teamoj anoncis esti pretaj senpage prunti ludistojn al Chapecoense dum la sekva jaro, por ke ĝi povu partopreni en venontjarajn turnirojn, kaj ankaŭ planas proponi al la Brazila Konfederacio pri Futbalo malpermesi malrangigon de Chapecoense en la Nacia Ligo dum la sekvaj tri jaroj, por ke ĝi havu tempon rearanĝi sian teamon post la tragedio. Palmeiras, ĉi jara ĉampiono de la Brazila Ligo, ludos sian venontan matĉon uzante uniformon de Chapecoense, kaj aliaj teamoj pristudas fari la samon. Mi senĉese ricevas informojn pri omaĝoj al Chapecoense fare de alilandaj teamoj tra la mondo: la futbala mondo unuiĝis ĉirkaŭ Chapecoense.

 


Chapecoense festas post venko en matĉo de la Sud-Amerika Pokalo

 

    Tiu solidareco profunde kortuŝis min, speciale pro la fakto, ke ne malofte rivaleco inter teamoj kondukas al bedaŭrindaj epizodoj, kiel kvereloj inter apogantoj de malsamaj teamoj, kiuj insultas kaj batas unu la alian. Kiel povas esti, ke tiuj samaj homoj, kiuj interbatalas antaŭ stadiono post matĉo subite brakumas unu la alian kaj ploras? La akcidento de Chapecoense stimulis solidarecon kaj unuiĝon inter ĉiuj ŝatantoj de futbalo, ĉar ĝi konsciigas nin pri tio, ke plej grave ni estas homoj kaj devas unuiĝi en solidareco dum malfacilaĵoj, kaj ankaŭ pro la fakto ke sen rivalo kontraŭ kiu oni povas ludi ne ekzistas futbalmatĉoj.

 

    Tiu mia lasta penso venigas al mia kapo klasikaĵon de esperanta literaturo: Maŝinmondo, de Sándor Szathmári. La libro temas pri du landoj kiuj militas unu kontraŭ la alia en disputo por la regado de la mondo. Por plibonigi sian militkapablon, unu el tiuj landoj transdonas al inteligentaj maŝinoj la respondecon konstrui armilojn kaj regi la militon, kaj ili konstruas armilon kapablan ekstermi la tutan loĝantaron de la alia lando en sekundo kaj asekuri definitivan venkon. Kiam homoj malkovras tion, ili ŝokiĝas kaj protestas, dirante ke tio estas kruelaĵo, sed estas jam malfrue por bremsi la maŝinojn: senrivala, la nura lando restanta en la mondo havas definitivan venkon, sed neniu ĝin festas.

 

Bela kaj simpla omaĝo: televidkanalo elsendis 90 minutojn da silento anstataŭ la neokazinta matĉo

 

    En tiu etoso la morto de la tuta teamo de Chapecoense fariĝas atentigilo por ke homoj konsciu pri la graveco respekti la diferencojn: sen Chapecoense, Atlético Nacional ne povas ludi la finalon de la Sud-Amerika Pokalo. Ne estas goloj, ne estas festo, ne estas spektaklo. Same okazas en aliaj kampoj de nia ĉiutaga vivo, ĉar sen konfliktoj vivo fariĝas tre tediga. Respektu viajn rivalojn, ĉar sen ili via subteno al ĝia kontraŭulo estas senvalora. Jen grava leciono, kiun ni devas lerni kaj neniam forgesi.

 

    Televidkanalo en Brazilo, kies ĵurnalistoj estis inter la viktimoj de la akcidento, omaĝis al la mortintoj per 90 minuta silento dum montrilo montris la tempon de la neokazanta matĉo. Samtempe la stadionoj de Chapecoense kaj Atlético Nacional plenpleniĝis de homoj por omaĝoj al la mortintoj: la apogantoj de ambaŭ teamoj unuiĝis en solidareco kaj kreiĝis amikeco inter tiuj, kiuj devus, almenaŭ dum tiuj 90 minutoj, esti rivaloj. Amiko diris al mi, ke indus doni al Atlético Nacional la medalon Pierre de Coubertin pro ĝia elstara elmontro de sporta spirito, sed bedaŭrinde tiu medalo estas ekskluziva por atletoj, kiuj elmontris olimpikan spiriton dum eksterordinaraj okazaĵoj, kiuj ilin malhelpis dum Olimpikoj, sed certe Atlético Nacional meritas specialan premion.

 

    Cetere Sudamerika Konfederacio pri Futbalo akceptis la peton de Atlético Nacional kaj baldaŭ anoncos Chapecoense ĉampiono de la Sud-Amerika Pokalo. Rezulte de tio, Chapecoense ricevos bonan monpremion, kiu kontribuos por la restrukturiĝo de la teamo post tiom granda perdo, kaj ankaŭ ludos la finalon de Repokalo, en kiu disputas la venkintojn de la du plej gravaj pokaloj de la kontinento en 2016: tiu de Sud-Amerika Pokalo, Chapecoense, kaj tiu de la Pokalo Liberigintoj de Ameriko, kiu estas ĝuste Atlético Nacional! Mirinda koincido, ke venontjare tiuj du teamoj, kore tiom ligitaj pro tiu ĉi tragedio, devos ludi finalon de alia pokalo.

 

Stadiono plenplena en Kolombio: anstataŭ matĉo, omaĝo al la mortintoj

 

    Jen la magio de sporto: ĝia kapablo unuigi la popolojn. Loĝante en Azio, mi konstatis ke eĉ en landoj tre foraj, inter homoj kiuj neniam antaŭe aŭdis pri Chapecoense, multaj homoj sincere bedaŭris la okazaĵon, kelkaj eĉ ploris. Por fini tiun ĉi artikolon ne eblas trovi frazon pli bonan ol tiu, skribita sur afiŝo de infano kiu iris al la stadiono por omaĝi la mortintojn: “ili tiom leviĝis, ke finfine atingis ĉielon”.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments