El Popola Ĉinio>头条新闻>

Amazon funkciigos senkasistan superbazaron: eblos aŭtomata pago sen atendo en vico

| 2016-12-09
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Amazon publikigis videon, kiu prezentas novan butikon de la estonteco nomatan "Amazon Go" .

 

    Pli frue Amazon jam petis patenton por sia nova teknologio, per kiu oni ne plu bezonos tradician kasiston en butiko.

 

    Alveninte al vendejo konsumantoj skanas specialan aplikaĵon de Amazon per sia poŝtelefono, kaj poste ili povas libere meti en aĉetkorbon varojn, kiujn ili deziras. Dum la butikumado la identeco de la konsumantoj kaj la informoj de la aĉetitaj varoj estas rekonitaj kaj la fakturo estas aŭtomate pagita. Kiam la butikumado finiĝas, la konsumantoj povas tuj forlasi la butikon. Tiel, kompare kun la aĉetado en tradicia vendejo, oni ŝparas la tempon por enviciĝi por pagi.

 

    Post la butikumado, la sistemo de Amazon sendos al la konsumantoj elektronikan kvitancon, kiu informas la prezojn de la aĉetitaj varoj. Se oni deziras redoni iun varon, oni povas rekte remeti ĝin sur la breton, kie ĝi estis.

 

    La butiko "Amazon Go" estas vasta je 1 800 kvadrataj anglaj futoj (ĉirkaŭ 167 kvadrataj metroj). Ĝi situas ĉe angulo de la Sepa Avenuo kaj Strato Blanchard de Seattle, Usono. Nun la butiko estas testata de dungitoj de la kompanio, kaj malfermiĝos al la publiko en la komenco de 2017.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments