El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Alvoko al artistoj por la 102-a UK en Seulo

| 2016-12-12
Bookmark and Share

 

    La organizantoj de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantajn prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la 15-an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:

 

    kontaktinformoj de la artistoj (laŭeble telefonnumero, retadreso, artista kaj oficiala nomoj);

 

    speco (koncerto, teatro, danco ktp);

 

    daŭro;

 

    bezonataj teknikaĵoj;

 

    mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento (inkluzive de eventualaj specifaj petoj - teknikaj aŭ alispecaj - rilataj al la prezentaĵo);

 

    specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp);

 

    eventuala financa subteno bezonata (honorario+elspezrepago).

 

    La decidantoj aparte bonvenigas proponojn rilatajn al la Zamenhof-Jaro 2017 (pri L.L. Zamenhof, lia idearo kaj lia agado) kaj favoros la programerojn, kiuj plej kvalite kapablos montri nian tutmondecon kaj diversecon, sub la konsidero de niaj disponeblaj financaj rimedoj.

 

    Kandidatiĝu!

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments