Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Brita amaskomunikilo: konsumantoj de Ĉinio iris antaŭ tiuj de evoluintaj landoj en reta aĉetado

| 2016-12-12
Bookmark and Share

 

    Antaŭ kelkaj tagoj, en la brita ĵurnalo Financial Times publikiĝis artikolo de Kevin Martin, direktoro de HSBC pri detala vendado en la Azi-Pacifika Regiono kaj administrado de riĉaĵoj. En la artikolo Martin atestis, ke konsumantoj de Ĉinio iris antaŭ tiuj de multaj evoluintaj landoj en ret-aĉetado kaj pago per poŝtelefonoj.

 

    Laŭ la artikolo, kun la rapida disvolviĝo de interreto kaj diĝita teknologio en Ĉinio, la vend-sumo de retaj butikoj en la ĉeftero de Ĉinio rapide kreskis de cirkaŭ nulo en 2003 al 600 miliardoj da usonaj dolaroj en 2015. La sumo superis tiun de Usono. En la 11-a de novembro ĉi-jare, la vend-sumo de reta vendplatformo de la Korporacio Alibaba atingis 17.8 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskis je 32% kompare kun tiu de la sama periodo en la pasinta jaro.

 

    La artikolo citis donitaĵon el la kompanio pri merkat-enketado eMarketer, ke laŭ antaŭkalkulo, ĉi-jare la vend-sumo de la ret-butikoj en la ĉeftero de Ĉinio atingos 900 miliardojn da usonaj dolaroj, ĉirkaŭ duono de tiu en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments