El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antonio Guterres enoficiĝis kiel ĝenerala sekretario de UN

| 2016-12-13
Bookmark and Share

 

    La 12an de decembro en la sesio de la 71a Ĝenerala Asembleo, nomumita ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres faris ĵuron por enoficiĝa ceremonio kiel ĝenerala sekretario de UN. Li plenumos la funkciojn sur tiu ĉi ofico ekde la 1a de januaro 2017.

 

    Guterres diris, ke UN kiel angulŝtono de multflankismo devas plifortigi la antaŭgardon kontraŭ krizoj. Li diris, ke li klopodos por efektivigi pacon per prevento kaj mediacio kaj antaŭenigi atingon de la celoj de daŭripova disvolvado kaj internajn reformojn de UN.

 

    Antaŭ ol Guterres faris ĵuron, reprezentantoj el membrolandoj de la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucion per stariĝo kaj aplaŭdo por fari omaĝon al la emeritiĝonta ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj danki lin pro liaj senlacaj klopodoj por kaj kontribuoj al UN dum dek jaroj. En sia parolado Ban retrorigardis la defiojn de UN dum sia oficperiodo. Li dankis ĉiujn landojn, kiuj subtenis lin kaj UN.

 

    Guterres, 67-jara, estis portugala ĉefministro inter 1995 kaj 2002. Li servis kiel la Alta Komisaro de UN pri Rifuĝintoj de junio 2005 ĝis decembro 2015. Post publika intervjuo aranĝita de la Ĝenerala Asembleo kaj kelkaj balotadoj de la Sekureca Konsilio de UN, li estis oficiale nomumita de la Ĝenerala Asembleo kiel la naŭa ĝenerala sekretario de UN en la 13a de oktobro, kaj lia mandato daŭros de la 1a de januaro 2017 ĝis la 31a de decembro 2021.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity:

El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments