Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> 头条新闻

Tridimensie elprintita angio aperis en Ĉinio

| 2016-12-14
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la kompanio REVOTEK, limigit-respondeca kompanio pri biologiaj scienco kaj teknologio en la provinco Sichuan, Ĉinio, anoncis, ke ĝi sukcese elproduktis per tridimensia printilo "homan angion". Tiu ĉi esploro sukcese vivigis endoteliajn ĉelojn en la artefarita angio. Tio estas la unua fojo en la mondo, ke oni pere de la tekniko "biologia inko" (sube klarigota) elprintis angiojn kaj sukcese realigis reviviĝon de la angioj post meti ilin en la korpojn de simioj.

 

    La tasko estas plenumita de profesoro Kang Yujian, membro de la Akademio de Toksologiaj Sciencoj de Usono, ĉefa plenuma oficisto kaj ĉefa sciencisto de REVOTEK kaj speciale dungita spertulo de Ĉinio laŭ la plano Rekrutado de Mondaj Spertuloj.

 

    Kang Yujian diris, ke ĝis la 1-a de decembro, la kompanio jam faris provadon al 30 simioj, oni metis en iliajn korpojn la artefaritajn angiojn, kaj ili centprocente vivas post operacio. Tio signifas, ke oni sukcese solvis la duonjarcentan problemon: kreskigi endoteliajn ĉelojn en artefaritajn angiojn. La solvo feliĉigos 1,8 miliardojn da kardiovaskulaj malsanuloj sur la terglobo. La tekniko pri praĉeloj gvidos la homaron eniĝi en la epokon de regenera medicino kaj preciza kuracado kun homorganaj elproduktado kaj riparado.

 

    La tridimensia printado biologia estas printi fiziologiajn organojn per kombinitaj materialoj ĉefe el "biologia inko" kiu entenas semajn ĉelojn (ekz. praĉeloj aŭ dividiĝintaj ĉeloj), kresk-faktoroj kaj nutraĵ-elementoj. La diferenco inter ĝi kaj industria tridimensia printado kuŝas en "viveco", la tiel printita objekto havas ĉelojn kaj biologian aktivecon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments