El Popola Ĉinio>头条新闻>

Telefono de Trump vokis ŝtormon

| 2016-12-14
Bookmark and Share

De Clifford A.Kiracofe

 

    Lastatempe la elektita usona prezidento Donald Trump respondis telefon-alvokon el Tsai Ing-wen, gvidanto de Taiwan, Ĉinio. Tio kaŭzis ŝtormon en Vaŝingtono, dume Pekino estas aplomba kaj trankvila en diplomatia respondo. Fakte Trump ankoraŭ ne estas usona prezidento, kaj antaŭ lia oficiala enoficiĝo en la 20-a de januaro en 2017, liaj vortoj ne havas oficialan starpunkton aŭ efikon.

 

 

    La Blanka Domo estis sur la situacio kaj tre klare diris, ke Usono ne ŝanĝis la "longdaŭran" politikon pri taiwan-a demando. La usona registaro reasertis sian firman subtenon al la Tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, kiuj firmigis la kernan principon de unu Ĉinio.

 

    Senorda transira periodo

 

    Trump sukcesis en elekto-kampanjo kaj nun estas en transira periodo, kiu finiĝos post lia oficiala prezidentiĝo en la 20-a de januaro 2017.

 

    Sed la nuna periodo estas ege malglata, ĉar la originala teamo de Trump jam disiĝis, kaj ekfunkciis la nova teamo gvidata de Mike Pence, elektita vicprezidento de Usono. Ĝia reestabliĝo prokrastis formigon de la kohera teamo kun konsekvenca mesaĝo.

 

    Tiu senordo kaŭzis, ke novaj konservativuloj kaj malvarm-militaj agloj intencas penetri en lian teamon pri diplomatiaj politikoj kaj ŝtata sekureco. Post la kulisoj, tiuj personoj, kiuj fidelas al la pozitivaj diplomatiaj politikoj de Trump, kverelis kun tiuj, kiuj celas daŭrigi la hegemonian strategion.

 

    Pro tio, la personoj kiuj subtenas la proponojn de Trump provis plenforte bari aliĝon de la agloj al la teamo. Sed, finfine sukcesis ĝenaĵ-kaŭzemaj uloj kaj la aĉaj ideoj kun la supremenciita telefonado kiel reprezentanto.

 

    pro la malordaĵoj, Trump eĉ ne havas tempon elekti la ŝtatan sekretarion, kiel li povas havi konsekvencajn diplomatiajn politikojn?

 

    Laŭ raporto el Taiwan, la telefona interparolo estis anticipe manipulita de unu aŭ kelkaj membroj el la teamo de Trump.

 

    Fakte, en la pasintaj kvardek jaroj, neniu usona prezidento respondis tiun telefono-alvokon en oficiala statuso, ĉar tiu ago estas konsiderata kiel grava malobservo de diplomatia procezo. La internacia socio kaj la Unuiĝintaj Nacioj subtenas la principon de unu Ĉinio kaj opinias, ke Taiwan estas nedisigebla parto de Ĉinio. Povas diri, ke la statuso de Taiwam similas al tiu de Havajo, ŝtato ekster metropola teritorio de Usono, kaj Taiwan, provinco ekster la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Ĉu la telefonado signifas ke Trump radikale ŝanĝos la politikojn de Usono pri Ĉinio, kiuj funkciis por kvardek jaroj? Pri tio oni devas plu observi. Sed tiu ĉi afero eble estis kaŭzita de tiuj malalt-kvalifikitaj laborantoj dum la ĥaosa transira periodo.

 

    La transira teamo de Trump pretendis, ke ĝi jam starigis kontaktojn kun la ĉefaj registaraj departementoj kaj organizoj de Usono. Sed, evidente, neniu petis opiniojn de la Blanka Domo, fakaj diplomatoj de la ŝtata konsilantaro kaj informserva rondo pri Taiwan kaj la telefona interparolo. Se la laborantoj de Trump estus kompetentaj, tiu ĉi impertinenta kaj kontraŭvola afero estus evitebla.

 

    La proparolanto de Trump provis fari defendon, dirante ke iu koncize raportis al li pri la taiwan-a demando. Se tiu raportinto ne estas registara oficisto, do kiu li estas?

 


La 18-an de majo, 2016, Trump atingis la lokon por renkontiĝi kun Kissinger.
 

    Resume: la teamo de Trump devas, kiel eble plej frue, akordiĝi kun la diplomatiaj politikoj kaj aktivadoj por ŝtata sekureco de Usono. Ĝi povas peti utilajn proponojn de spertoriĉaj fakuloj pri Ĉinio, kiaj emeritaj ambasadoroj Charles Freeman kaj Stapleton Roy. Laŭdinde estas, ke Trump jam konsultis Kissinger, tio estas bona komenco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments