El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sumo investita de la Fondaĵo por Ĉina-Afrika Disvolviĝo en Afriko atingis 4 miliardojn da usonaj dolaroj

| 2016-12-16
Bookmark and Share

 

    La 14-an de decembro en seminario pri komerca partnereco inter Ĉinio kaj kvar afrikaj landoj okazigita en Kantono, Wang Yong, vicprezidanto de la Fondaĵo por Ĉina-Afrika Disvolviĝo, diris ke la fondaĵo jam investis 4 miliardojn da usonaj dolaroj en Afriko kaj motivis entreprenojn kaj bankojn investi aŭ prunti sume 17 miliardojn da usonaj dolaroj en la kontinento.

 

    Ashish Shah, direktoro de Landaj Programoj de la Centro de Internacia Komerco rimarkigis, ke la investoj de Ĉinio en Afriko helpas redukti la malriĉecon de la afrika kontinento kaj plibonigi la kvaliton de la vivo de afrikanoj. La Centro de Internacia Komerco daŭre helpos ne nur ĉinajn investantojn por establi kontaktojn kun malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj en Afriko, sed ankaŭ afrikajn malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn adaptiĝi al la tutmonda ĉeno de valoroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments