Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

En la unuaj 10 monatoj de tiu ĉi jaro la produktokvanto de robotoj en Ĉinio pligrandiĝis je 71.5% kompare kun tiu de la tuta pasinta jaro

| 2016-12-19
Bookmark and Share

 

    Sinsekve en la pasintaj 3 jaroj Ĉinio estis la plej granda merkato de industriaj robotoj en la mondo, kaj rapide pligrandiĝas la kvanto de robotoj produktitaj en Ĉinio. La produktokvanto de la unuaj 10 monatoj de 2016 jam pligrandiĝis je 71.5% kompare kun tiu de la tuta pasinta jaro. Kun la ekspansio de la robot-merkato kaj de la industria modernigo, la ĉina industrio de robotoj pli kaj pli prosperas.

 

    Laŭ raporto, la moderiĝo de demografia dividendo levas la koston de laborantoj. Tial estonte robotoj anstataŭos homojn en la fabrika industrio de la tuta mondo.

 

    Song Xiaogang, plenuma direktoro de la Ĉina Alianco por la Industrio de Robotoj, diris ke rapide pligrandiĝas postulado pri robotoj. Tio okazas ne nur en la kampo de fabrika industrio sed ankaŭ en diversaj kampoj de servo-industrio kiaj servo al maljunuloj, medicina rebonstatigo, savlaboroj postkatastrofaj kaj publika sekureco. En la lastaj tri jaroj Ĉinio daŭre estis la plej granda merkato de robotoj en la mondo kaj tiu stato daŭros en la venontaj jaroj. Estas antaŭvidate, ke en la venontaj kelkaj jaroj duobliĝos la produktado-kapacito de Ĉinio en tiu ĉi kampo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments