El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la Centra Kunveno pri Ekonomia Laboro

| 2016-12-19
Bookmark and Share

    Inter la 14-a kaj la 16-a de decembro okazis en Pekino la kunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri ekonomia laboro. Dum la kunveno oni aranĝis ekonomian laboron en 2017, klarigis daŭran profundigon de reformado de proviz-flanka strukturo, kaj emfazis la ĉefan ideon de la ekonomia laboro pri "serĉo de disvolvado en stabileco".

 

    Krom kondukado de direkto, la kunveno respondis gravajn zorgojn pri popola vivo kaj transigis pozitivajn signalojn. En 2017 sep homgrupoj espereble ricevos "ruĝ-paperajn kovertojn de politikoj".

 

    1. Dom-aĉetantoj por mem loĝado

 

 

    Ruĝpapera koverto: Persisti en la principo, ke "domoj estas por loĝado, sed ne por spekulado". Oni devas ne nur regi bobelon de bienaĵoj, sed ankaŭ eviti grandan ŝanĝon de iliaj prezoj.

 

    La kunveno klarigis, ke "domoj estas por loĝado, sed ne por spekulado". Tio transigis la signalon ne kuraĝigi dom-spekuladon. Oni devas fermi kreditan pordon por "ĉesigi gren-provizon" al la spekulantoj de domoj.

 

    2. Privataj entreprenistoj

 

 

    Ruĝ-papera koverto: Plifortigi laborojn cele al imposto-reduktado, malaltigo de elspezo kaj faktor-kosto. Oni devas persisti en bazaj ekonomiaj sistemoj, direkto de reformado de la socialisma merkat-ekonomio, kaj en grandigo de malfermo por stabiligi la fidon de la privataj entreprenistoj.

 

    En 2017, sekve de la plua grandigo kaj malfermo de merkatoj, kaj plua plenumado de rimedoj inkluzive de imposto-reduktado kaj kosto-malaltigo, privataj entreprenoj espereble ricevos pli multajn dividendojn de politikoj kaj ilia disvolv-vigleco estos plu ekscitita.

 

    3. Loĝantoj de mezaj kaj malgrandaj urboj

 

    Ruĝ-papera koverto: Kunigi stok-forigon kaj akcelon de loĝantara urbanizado, altigi interligon kaj interkomunikadon de infrastrukturoj inter urboj mez-malgrandaj kaj grandaj, levi edukan kaj kuracan nivelojn de mezaj kaj malgrandaj urboj por altiri transigan loĝantaron de agrikulturo.

 

    En 2017, la levo de dungiteco kaj publik-serva nivelo en mezaj kaj malgrandaj urboj utilos al altigo de gajn-sento de lokanoj kaj al tiu de la volo de kamparanoj vivi en urbojn.

 

    4. Kamparanoj

 

    Ruĝpapera koverto: Profundigi reformadon de proviz-flanka strukturo de agrikulturo. Profundigi reformadon de proprietaĵ-sistemo de la kamparo, klarigi la apartenon de la kolektivaj proprietaĵoj en la kamparo kaj doni al la kamparanoj pli da sufiĉaj proprietaĵ-rajtoj.

 

    Sekve de la plenumado de la supre menciitaj politikoj, en 2017 la kamparanoj espereble havos pli kaj pli multajn rimedojn por riĉiĝi kaj havigi al si pli kaj pli multe da mono.

 

    5. Entreprenistoj de substanca ekonomio

 

 

    Ruĝ-papera koverto: Penadi por revigligi substancan ekonomion. Konduki entreprenojn formi komparan avantaĝon kun siaj trajtoj, disvolvi "spiriton de metiistoj", plifortigi konstruadon de marko, krei pli multajn "cent-jarajn vendejojn" kaj plifortigi konkur-forton de produktaĵoj.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping iam diris, ke potencigo de ŝtato dependas de substanca ekonomio, sed ne bobeligo. Penadi por revigligi substancan ekonomion akcelos kulturadon kaj fortigon de disvolvado de novaj kinetaj energioj.

 

    6. Kampar-laboristoj

 

    Ruĝ-papera koverto: Akceli civitanigon de kampar-laboristoj.

 

    La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio proponis, ke oni "daŭre akcelos novtipan urbanizadon kun homoj kiel kerno". En 2017 espereble estos lanĉitaj kompletigaj politikoj por garantii rajtojn kaj interesojn de kampar-laboristoj en urboj kaj plu akceli konsumadon kaj investadon.

 

    7. Emeritoj

 

 

    Ruĝ-papera koverto: Antaŭenpuŝi reformadon de la asekura sistemo por vivtenado de maljunuloj kaj rapidigi lanĉon de rilataj projektoj.

 

    En 2016, la salajroj de pli ol 100 milionoj da emeritoj el entreprenoj, registaraj organizoj kaj publikaj institucioj unuafoje plialtiĝis sampaŝe je ĉirkaŭ 6.5%. En 2017 oni rapidigos lanĉon de projektoj pri reformado de la asekura sistemo por vivtenado de maljunuloj por ke pli multaj emeritoj profitu de tio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments