El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldonita la nepallingva versio de Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2016-12-19
Bookmark and Share


La 18an de decembro en la palaco de nepala prezidento en Katmanduo okazis ceremonio de la publikigo de la nepallingva versio de Xi Jinping: Regado de Ĉinio. (fotita de raportisto Zhou Shengping de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    La 18an de decembro en la palaco de nepala prezidento okazis ceremonio de la publikigo de la nepallingva versio de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio. Nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari kaj Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

 

    Bhandari diris, ke per la libro la nepala popolo povas pli bone koni la Komunistan Partion de Ĉinio, reformadon kaj regadon de Ĉinio, la ĉinan revon kaj la ĉinan kulturon, kaj la vidpunktojn de Ĉinio pri la mondo.

 

    La nepallingva versio de la libro estis kuneldonita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Esplorcentro de Nepalo. De septembro 2014 estis eldonitaj 11-lingvaj versioj de la libro, la ĉina, la angla, la franca, la rusa ktp. kun eldono de 6,2 milionoj da ekzempleroj en pli ol cent landoj kaj regionoj, kaj vokis grandan eĥon en la internacia komunumo. La nepallingva versio estas omaĝo al la 61a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments