El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperos kvara tajdo de unuopuloj en Ĉinio

| 2016-12-20
Bookmark and Share

 

    Tianjin okupas la unuan lokon, Sichuan la duan, Heilongjiang la trian, Ŝanhajo la sepan kaj Pekino la naŭan... Tio estas la rezulto de la enketo pri la dek urboj kun plej multe da unuopuloj en Ĉinio. Multaj amaskomunikiloj citis la donitaĵojn el la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, ke unuopuloj en Ĉinio kalkuliĝis al 200 milionoj, kaj soluloj en Ĉinio kreskis de 6% en 1990 al 14,6% en 2013.

 

    La ministerio ne konfirmis la precizecon de la donitaĵoj raportitaj de la amaskomunikiloj. Tamen la populareco de retejoj kaj televidprogramoj pri renkontiĝo de unuopuloj evidentigas la ekziston de la granda nombro da unuopuloj kaj soluloj. Alvenos la kvara tajdo de unuopuloj en Ĉinio.

 

    Analizistoj diris, ke virinaj unuopuloj plejparte loĝas en urboj, dum la viraj plejparte en la kamparo. La plejparto de ili serĉas taŭgajn homojn por geedziĝo, iuj hezitas pri geedziĝo, kaj malmultaj preferas esti solaj dum la tuta vivo. La analizistoj rimarkigis ankaŭ, ke tiuj en la aĝoj inter 30 kaj 40 jaroj plej deziras geedziĝi, dum tiuj en la aĝo de pli ol 40 jaroj plej eble fariĝos dumvivaj unuopuloj.

 

    Estas rimarkinde, ke tiuj, kiuj naskiĝis post 1985, havas postmodernan koncepton pri geedzeco. Ili ne plu opinias, ke geedzeco estas nepra. Tio ja estas socia fenomeno. Ĉu tio estas socia problemo? Oni diskutos.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments