El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Partoprenu kaj subtenu la 46-an Internacian Infanan Kongreseton

| 2016-12-20
Bookmark and Share

 

    La 46-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10 km. for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko.

 

 

    La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon por krei ludojn pri koloraj kulturaĵoj, vestoj, manĝaĵoj, landoj... en plenkolora mondo. Ĉirkaŭ deko da gvidantoj el 4 landoj aktive preparas riĉan programon.

 

    Se vi partoprenos en la Seula IIK, vi povos ĝui koreajn tradiciajn kulturojn, ĝui Esperanton per interesaj metodoj, amikiĝi kun multaj aziaj geesperantistoj, renkonti kaj Koreion kaj la tutan mondon. Malgraŭ la vasteco de la tuta areo, inkluzive de granda ĝardeno kun promenvojoj, la Junulara Gastejo Bongdo povas akcepti NUR ĉirkaŭ 55 personojn. Bonvolu urĝi vin por aliĝi al la Seula IIK.

 

    La teamo atendos vin kun varma bonvenigo. Bv. aliĝi pere de la retejo: bertosch.free.fr/iik2017.

 

    Oni povas kontribui al la estonto de nia movado ankaŭ instigante la partoprenon de infanoj/adoleskuloj el nepagipovaj landoj al la IIK, ekzemple per mona donaco al la kongreseto (UEA-konto: Adoptaj Gepatroj) aŭ per aligo de iu konatuleto al la kongreseto.

 

    La respondeculo, Sonĝanta (SHIN EUN SOOK) salutas vin. Bonvenon en la Seula IIK!

 

(Kontribuo de Leopold Patek)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments