El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis la lando kun la dua plej granda nombro de turistoj, kiuj vizitas Novjorkon

| 2016-12-21
Bookmark and Share

 

 

    La 19-an de decembro la urba registaro de Novjorko anoncis, ke ĉi-jare la urbo estas unuafoje vizitita de pli ol 60 milionoj da turistoj. Inter ili estis preskaŭ miliono da ĉinoj, kaj do Ĉinio fariĝis la lando kun la dua plej granda nombro de turistoj, kiuj vizitas Novjorkon.

 

    De la lastaj jaroj rapide kreskas la nombro de ĉinaj turistoj, kiuj elektas vojaĝi al Novjorko. Oni antaŭvidas, ke en 2022 Ĉinio probable iĝos la lando kun la plej granda nombro de turistoj, kiuj vizitas la urbon.

 

    Tiu ĉi jaro estas "Turisma Jaro de Ĉinio kaj Usono". En tiu kadro, ambaŭ landoj daŭre pligrandigas la skalon de interŝanĝoj kaj reciprokaj vizitoj. De la lastaj jaroj la du landoj donas 10-jaran multfojan enirvizon al la civitanoj de la alia, kaj ekfunkcias pli kaj pli multe da novaj rektaj flugoj. Tiel Ĉinio kaj Usono kune kreas favorajn kondiĉojn por la interŝanĝoj kaj vizitoj de la respektivaj civitanoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments